Viandobulo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Viandobulo aŭ buleto[1] estas populara viandoprodukto el viandhaketaĵo, kiu estas knedita al formo de bulo kaj poste rostita aŭ fritita. La viandobulo jam delonge estas tre manĝata kaj konata nutraĵo, ofte surtabligita kun diversaj saŭcoj, viandosuko aŭ mustardo.[2]
La viando uzita povas esti precipe kokida, porka aŭ bovida. Iuj kondimentoj estas petroselo, pano, cepo, ovoflavo kaj ovoblanko, kumino... Eĉ se ili estas malpli kutimaj, oni ankaŭ povas kuiri bulojn el fiŝaĵo, marfruktoj aŭ eĉ vegetaran version.
Ĉar en antaŭaj tempoj estis pli da povreco, la viandobulo grandparte konsistis el pano, sed ankoraŭ nuntempe oni ŝatas la viandobulojn kun sufiĉe da pano.