![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/2/24/Vetulicolia_NT.jpg/640px-Vetulicolia_NT.jpg&w=640&q=50)
Vetulicolia
From Wikipedia, the free encyclopedia
Vetulicolia (derivita el la tipogenro, Vetulicola, siavice esta latinlingva komponaĵo el vetuli "malnova" kaj cola "loĝanto") estas la nomo de taksono (aŭ filumo[1][2] aŭ subfilumo[3] laŭ rango), kiu enhavas kelkajn formortintajn kambriajn organismojn. La korpo de Vetulicolia-anoj enhavas du partojn: nome grandan antaŭan fruntokorpon, kun en la pinto antaŭa buŝo, kovrita per strio de kvin rondo- al oval-formaj trajtoj en ĉiu flanko, kiuj estis konsideritaj kvazaŭ brankoj - aŭ almenaŭ aperturoj najbaraj de la faringo -, kaj malantaŭa sekcio kiu primitive enhavas sep segmentojn, kaj kiu funkcias kiel vosto. Al ĉiuj Vetulicolia-anoj mankas membroj, kaj ne havas krurojn, sensilojn aŭ eĉ okulojn.[4] La areo kie la antaŭa kaj la malantaŭa partoj kuniĝas estas tre limigita. Ties afineco estas necerta; ili estis konsiderataj kiel reprezentantoj de tigo- kaj krono-grupaj artropodoj, tigo-grupaj vertebruloj,[5] kaj de fruaj deŭterostomoj. La ĝenerala scienca konsento iam (antaŭ 2001) konsideris ilin fruaj senmembraj artropodoj, sed nune konsideras ilin fruaj deŭterostomoj.[6] Ĵuse ekzamenitaj fosilioj de Vetulicolia-anoj montras la eston de notoĥordecaj strukturoj. Tiele, oni povas konkludi ke Vetulicolia-anoj estas kron-grupaj ĥorduloj kaj probable frata grupo de modernaj tunikuloj.[7] Pli ĵusa esplorado indikas ke Vetulicolia estas pli rilataj al Saccorhytus, nome alia baza grupo de deŭterostomoj.[8]
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/2/24/Vetulicolia_NT.jpg/320px-Vetulicolia_NT.jpg)