komunumo de Svislando From Wikipedia, the free encyclopedia
Vernayaz estas svisa komunumo de la Distrikto Saint-Maurice en Kantono Valezo, ĉirkaŭ 70 km (birdfluge) oriente de Ĝenevo kaj 5 km nord-okcidente de Martigny.
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Vernayaz (stacidomo) kaj Vernayaz MC (stacidomo). |
Vernayaz | |
---|---|
Blazono de Vernayaz | |
Vernayaz vidata de la suprenirejo al ponto de Gueuroz | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Valezo |
Distrikto | Saint-Maurice |
Koordinatoj | 46° 08′ 13″ N 07° 02′ 27″ O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 1 725 (2007) |
Areo | 5,7 km² |
Alteco | 452 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 1904 |
Komunumkodo | 6219 |
Situa napo de Vernayaz | |
Verneyaz situas ĉe la dekstra bordo de la rivero Rodano, al kiu tie alfluas du riveroj, nome en sudo Trient kaj en nordo Salanfe (apud la vilaĝo Miéville). La komunumo konsistas el la vilaĝoj Vernayaz, Miéville kaj Gueuroz.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 5,60 km², de kiuj 53,1% estas kovritaj de arbaro, 13,3% servas por agrikulturo kaj 18,6% por setlado.[2]
La komunumo Vernayaz limas en okcidento al Salvan, en nordo al Evionnaz, en nordoriento trans Rodano al Dorénaz, kaj en sudo al Martigny.
La svisa aŭtovojo A9 trapasas la komunumon, sed la plej proksima alveturejo situas nur en Martigny.
Apud vilaĝo Gueuroz staras la Ponto de Gueuroz kun alteco de 187 m, konstruita en la jaro 1934. Ĝi dum longa tempo estis la plej alta ponto en Eŭropo.
La kanjono Gorges du Trient, profunda je 200 m, vizitebla per pontetoj estas facila promenejo.
La akvofalo de Pissevache estas vidinda naturspektaklo.
Vernayaz estas la plej juna komunumo en Valezo, ĉar ĝi kreiĝis nur en 1912 pere de disiĝo de la komunumo Salvan. La unua dokumenta mencio de Vernayaz datiĝas el la jaro 1279 Verneye. Malnova nomo de Vernayaz estis Ottanel. En la 11-a jarcento la reĝo Rudolfo la 3-a de Burgonjo konfirmis la rajtojn de la Abatejo Saint-Maurice pri Ottanel kaj Salvan. Ĝis la Helveta Revolucio de 1798 Ottanel, Gueroz kaj Salvan formis kvaronon de la Subvoktejo Salvan, en la Voktejo Saint-Maurice. Tiu kvarono de la jaro 1798 ĝis 1912 formis kune kun Miéville la komunumon Salvan.[3]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.