Verbo Objekto Subjekto
vortordo kiel “manĝis pomon mi”, ne ordinara en Esperanto, sed ordinara en iuj lingvoj (ekz. la malagasa lingvo) / From Wikipedia, the free encyclopedia
Laŭ lingva tipologio, Verbo Objekto Subjekto (VOS) estas la kvara plej komuna vortordo inter la lingvoj de la mondo.
Rapidaj faktoj Vort- ordo, Esperanta ekvivalento ...
Vort- ordo | Esperanta ekvivalento | Proporcio de lingvoj | Ekzemplaj lingvoj | |
---|---|---|---|---|
SOV | "Mi vin amas." | 45% | hindia, japana, latina | |
SVO | "Mi amas vin." | 42% | angla, ĉina, rusa | |
VSO | "Amas mi vin." | 9% | hebrea, irlanda, zapoteka | |
VOS | "Amas vin mi." | 3% | baure, fiĝia, malagasa | |
OVS | "Vin amas mi." | 1% | apalai, hixkaryana, tamila | |
OSV | "Vin mi amas." | 0% | jamamadí, warao, xavante |
Ofteco de lingvaj vortordoj enketita fare de Russell S. Tomlin.[1][2]
Fermi
Ekzemple:
- Ĉasas la muson la kato.
Tiu estas la plej tipa vortordo uzata en pluraj Aŭstroneziaj lingvoj, ekzemple:
- la Fiĝia lingvo
- la Malagasa lingvo
kaj en la Terena lingvo, kaj en la Tzotzila lingvo.
Estas tamen ia debato pri tiu, ĉu la aŭstroneziaj lingvoj vere havas "subjekton" en la sama senco kiel en ekz. hindeŭropaj lingvoj, kaj do ĉu la nomo "VOS" vere ĝustas.
Formo: Verbo - Objekto - Subjekto