Venoge
From Wikipedia, the free encyclopedia
Venoge estas svisa rivero en Kantono Vaŭdo, longa je 42 km, kiu alfluas al Lago Lemano apud urbo Saint-Sulpice.
Rapidaj faktoj rivero, Bazaj informoj ...
Venoge | |
---|---|
rivero | |
Bazaj informoj | |
Longeco | 42 km |
Averaĝa trafluo | 4,30 m³/s |
Fluo | |
- Alteco super marnivelo | 700 m |
Enfluejo | Lemano inter Saint-Sulpice kaj Préverenges |
- Alteco | 372 m |
Geografio | |
Alfluantoj | Veyron, Molombe, Arena |
Riveroj en Svislando | |
Fermi
Ĝi fontas apud urbo L'Isle, trafluas la urbojn Cuarnens, La Chaux (Cossonay), Moiry, Chevilly, Ferreyres, La Sarraz, Eclépens, Lussery-Villars, Daillens, Cossonay, Penthalaz, Penthaz, Gollion, Vufflens-la-Ville, Aclens, Bussigny-près-Lausanne, Bremblens, Echandens, Ecublens, Denges, Préverenges kaj Saint-Sulpice en bordo de Lago Lemano.
Ĝiaj alfluantoj estas:
- Rivero Veyron.
- Ĝi fontas en komunumo Bière, en kantono Vaŭdo, trafluas la komunumojn: Ballens, Apples, Pampigny, Chavannes-le-Veyron, Grancy, La Chaux (Cossonay), Dizy, Chevilly, La Sarraz kaj Ferreyres, kie ĝi alfluas Venoge en loko tiel nomata La Tine de Conflens. Ambaŭ riveroj formas tie akvofalojn. Apud la akvofalo de Venoge estas groto (ne aranĝita por turisma vizito, sed facile irebla).
- Rivero Veyron ricevas la riveretojn: Etremble, Malagne, Morand, Lamponnex, Gèbre.
- Rivero Molombe.
- Rivero Arena.
Rivero Venoge inspiris versaĵon al la svisa aktoro, kantisto kaj komponisto Jean Villard Gilles (1895 - 1982).
- Kategorio Venoge en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
|
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri geografio. Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). |