From Wikipedia, the free encyclopedia
Veneraj malsanoj (laŭ PIV),[1], mallongigite VM-oj, konataj ankaŭ kiel seksume transdoneblaj malsanoj estas la malsanoj, por kiuj estas granda verŝajneco de transdono inter homoj (aŭ bestoj) pere de seksuma kontakto, inkluzive vagina seksumado, buŝa seksumado kaj anusa seksumado.[2][3] Pli ĝenerala termino infekto transdonebla per seksumado estas uzata por indiki infektojn, kiuj povas plivastiĝi pere de seksumaj kontaktoj sen nepra malsaniĝo de la infektita persono kaj ofte dekomence povas ne montri simptomojn,[2] kio rezultas en alta risko pasigi la infekton al aliuloj.[4][5] Simptomoj kaj signoj de VM-oj povas esti vaginaj sekrecioj, penisaj sekrecioj, vundoj ĉe aŭ ĉirkaŭ generaj organoj kaj pelva doloro.[2] Kelkaj VM povas okazigi nefekundecon.[2]
Kelkaj el tiuj malsanoj estas aparte transdoneblaj pere de medicinaj nadloj dum envejna injekto de narkotaĵoj, kaj de patrino al ties idoj dum nasko aŭ mamnutrado. Tiuj infektoj estas konataj jam dum jarcentoj.
Bakteriaj VM-oj estas klamidio, gonoreo, kaj sifiliso.[2] Virusaj VM-oj estas generorgana herpeto, HIV/AIDS, kaj generorganaj verukoj.[2] Parazita VM-o estas triĥomoniazo.[2] Diagnozoj por VM-oj estas kutime facile disponeblaj en la disvolviĝintaj landoj, sed ili estas ofte nedisponeblaj en la disvolviĝantaj landoj.[2]
Kelkaj kampanjoj por vakcinado povas malpliigi la riskon de kelkaj infektoj kiel per la vakcino kontraŭ la hepatito B kaj kelkaj tipoj de vakcinoj kontraŭ HPV.[6] Ankaŭ praktikoj de sekura seksumado, kiel la uzado de kondomoj, havi pli malgrandan nombron de seksaj partneroj, kaj esti en rilato en kiu oni havas sekson kun nur alia persono malpliigas la riskojn ricevi VM.[2][6] Ankaŭ ampleksa seksa edukado povas esti utila tiucele.[7] Plimulto da VM estas trakteblaj kaj kuraceblaj; el la plej oftaj infektoj, sifiliso, gonoreo, klamidio, kaj triĥomoniazo estas kuraceblaj, dum HIV/AIDS kaj generorgana herpeto ne estas kuraceblaj.[2]
En 2015, ĉirkaŭ 1.1 mil milionoj da personoj havis aliajn VM-ojn krom HIV/AIDS.[8] Ĉirkaŭ 500 milionoj estis infektitaj ĉu de sifiliso, gonoreo, klamidio, aŭ triĥomoniazo.[2] Almenaŭ kromaj 530 milionoj da personoj havas seksorganan herpeton, kaj 290 milionoj da virinoj havas homan papilomaviruson.[2] Aliaj VM-oj krom HIV rezultis en 108 000 mortoj en 2015.[9] En Usono, estis 19 milionoj da novaj kazoj de VM-oj en 2010.[10] Historia dokumentaro pri VM en antikveco datas reen ĝis almenaŭ la Ebers-papiruso (ĉirkaŭ 1550 a.n.e.) kaj la Hebrea Biblio/Malnova Testamento (8a/7a jarcentoj a.n.e.).[11]
Ofte montriĝas honto kaj stigmato asociaj kun la VM-oj.[2] La termino sekse transmitita infekto estas ĝenerale teknike preferita al sekse transmitita malsano aŭ venera malsano, ĉar ĝi inkludas tiujn kiuj ne havas simptomajn malsanojn.[12]
Ĝis komenco de la 1990-aj jaroj tiuj malsanoj estis konataj sub la nomo veneraj malsanoj: Vener- estas la latina genitiva radiko de la nomo de diino Venuso, la romia diino por amo kaj amoro. Oni ankaŭ vaste uzis la eŭfemismon socia malsano. Sanprotektaj profesiuloj enkondukis la novan terminon infekto transdonebla per seksumado, kiu nun estas vaste uzata de klinikistoj.
Laŭ la origino de infekta aganto oni povas proponi jenan klasadon de tiuj malsanoj:
Diversaj bakteriaj infektoj (Shigella, Campylobacter, aŭ Salmonella), virusaj (Hepatito A), aŭ parazitaj (Giardia kaj Ameoba) patogenoj estas transdoneblaj per seksumado, precipe dum anus-buŝa kontakto.
Kutimaj malvarmumo, gripo, Staphylococcus aureus, E. coli kaj gisto Candida albicans povas esti transdonitaj dum seksumado.
Multaj VM-oj estas (pli facile) transmiteblaj tra la mukozoj de peniso, vulvo, rektumo, urina sistemo kaj (malplej often — depende de la tipo de infekto) de buŝo, gorĝo, spira sistemo kaj okuloj.[19] La videbla membrano kovranta la penisglanon estas mukoza membrano, kvankam ĝi ne produktas mukon (simile al la lipoj de la buŝo). Mukozaj membranoj diferencas el la haŭto en tio ke ili ebliĝas la eniron de kelkaj patogenoj en la korpon. La kvanto de kontakto kun infektaj fontoj kiuj povas okazigi infekton varias depende de la koncerna patogeno, sed ĉiukaze malsano povas rezulti el eĉ milda kontakto kun fluaĵoj kiel seksorganaj fluaĵoj en mukoza membrano.
Kelkaj VM-oj kiel HIV povas esti transmititaj el patrino al nask-oto/-ito ĉu dum la gravedeco ĉu per mamnutrado.[20][21] Sansistemaj profesiuloj sugestas sekuran seksumadon, kiel ekzemple per la uzado de kondomoj, kiel fidinda vojo al malpliigo de la risko ricevi sekse transmititajn malsanojn dum la seksumado, sed pli sekuran seksumadon oni ne konsideru, ke ĝi havigas kompletan protektadon kontraŭ VM-oj. La transigo de kaj ekspono al korpaj fluaĵoj, kiel per sangotransfuzoj kaj de aliaj sangoproduktoj, kunuzado de injekciaj nadloj, hazardaj vundoj per nadlopingloj (kiam medicinistoj senzorge manipulas nadlojn dum medicinaj proceduroj), kunuzado de tatuaj nadloj, kaj naskado estas aliaj eblaj enirejoj de transmitado de VM-oj. Tiuj diferencaj ebloj metas kelkajn grupojn, kiel medicinistoj, hemofiliuloj kaj droguloj, aparte sub risko.
Oni povas esti sensimptoma portanto de sekse transmitita malsano. Aparte, sekse transmititaj malsanoj ĉe virinoj ofte okazigas la seriozan misordon de pelva inflama malsano.[22]
Medicina ekzameno povas esti farita por unuopa infekto, aŭ konsisti je nombraj testoj por gamo de VM-oj, kiel testoj por sifiliso, triĥomonazo, gonoreo, klamidio, herpeto, hepatito, kaj aidoso. Neniu proceduro estas certa por ĉiuj infektaj agentoj.
Ekzamenoj pri VM-oj povas esti uzatoj pro nombraj tialoj, kiel ekzemple jenaj:
Fruaj identigo kaj traktado rezultas en pli malgranda eblo de disvastigo de malsanoj, kaj ĉe kelkaj el tiuj ili povas pliigi la efikojn de la traktado. Estas ofte fenestra periodo post dekomenca infekto dum kiu ekzameno pri VM estu negativa. Dum tiu periodo, la infekto povas esti ankoraŭ transmitebla. La daŭrado de tiu periodo varias depende de la infekto kaj de la esploro. Diagnozo povas ankaŭ esti prokrastita pro malpreteco de la infektita persono serĉi medicinan profesiulon. Unu informo indikis, ke homoj turnas sin al Interreto anstataŭ al medicina profesiulo por informado pri VM-oj je pli alta grado ol por aliaj seksaj problemoj.[23]
Ĝis la 1990-aj jaroj, VM-oj estis ofte konataj kiel veneraj malsanoj, arkaika eŭfemismo derivita el la latina venereus, estante adjekta formo de Venuso, nome la Roma diino de amo.[24] Tamen, en la epoko de post-klasika edukado la eŭfemisma efiko estis tute perdiĝinta, kaj la ofta mallongigo "VM" enhavis nur negativajn konotaciojn. Aliaj iamaj eŭfemismoj por VM-oj estis "sangomalsanoj" kaj "sociaj malsanoj".[25] Pli aktuala eŭfemismo "sekse transmititaj infektoj" estas uzata laŭ mallongigo "STI" anstataŭ la vortoj kiujn ili reprezentas. La Monda Organizaĵo pri Sano (MOS) estis rekomendinta pli inkluzivan terminon sekse transmitita infekto ekde 1999.[12] Funkciuloj pri publika sano origine enkondukis la terminon sekse transmitita infekto, kiun klinikistoj estas pli kaj pli uzante kun la termino sekse transmitita malsano por distingi ĝin el la iama.
Strategioj por redukti ruskon de VM-oj estas jenaj: vakcinado, reciproka monogamio, malpliigi la nombron de seksaj partneroj, kaj seksabstinado.[26] Eble utila estas ankaŭ la kondutkonsilado por sekse aktivaj adoleskuloj kaj por plenkreskuloj kiuj estas je granda risko.[27] Tia interagada konsilado, kiu povas estis rimed-intensiva, estas adresita al personaj riskoj, al situacioj en kiuj risko okazas, kaj al uzado de personigitaj cel-strategioj.[28]
La plej efika vojo por preventi seksan transmitadon de VM-oj estas eviti kontakton de korpopartoj aŭ fluaĵoj kiuj povas konduki al transigo kun infektita partnero. Ne ĉiuj seksaj aktivaĵoj postulas kontakton: ekzemple cibersekso, telefonsekso aŭ masturbado dedistance estas metodoj por eviti kontakton. Taŭga uzado de kondomoj malpliigas la kontakton kaj la riskon. Kvankam kondomo estas efektiva por limigi la eksponon, kelkaj infektotransmisioj povas okazi eĉ uzante kondomon.[29]
Ambaŭ partneroj povas esti ekzamenitaj pri VM-oj antaŭ iniciati seksuman kontakton, aŭ antaŭ pluigi la kontakton se partnero engaĝiĝas en kontakto kun iu alia. Multaj infektoj ne estas tuj detekteblaj post la ekspono, kaj tiel oni devas pasigi sufiĉan tempon inter ambaŭ eblaj eksponoj kaj la ekzamenado devas esti akurata. Kelkaj VM-oj, precize kelkaj daŭraj virusoj kiel HPV, povas esti nedetekteblaj.
Kelkaj traktadoj uzas hejmekzamenaĵojn kaj postulas revenon de la persono por sekvi la ekzamenon. Aliaj ekzamenebloj forte kuraĝigas, ke tiuj iam infektitaj revenu al ekzameno por sekurigi, ke la infekto estis jam eliminita. Novaj strategioj por ebligi re-ekzamenadon estis la uzado de tekstomesaĝado kaj retmesaĝoj kiel memoriloj. Tiuj tipoj de memoriloj estas nun uzataj aldone al telefonalvokoj kaj leteroj.[30] Akirinte la seksuman historion, sansistema laboristo povas kuraĝigi riskoredukton haviganye preventan konsiladon. Preventokonsilado estas plej efektiva se havigita en nejuĝa kaj empatia manuero taŭga por la personaj kulturo, lingvaĵo, sekso, seksa orientiĝo, aĝo kaj disvolvonivelo. Preventokonsilado pri VM-oj estas kutime proponita al ĉiuj sekse aktivaj adoleskuloj kaj al ĉiuj plenkreskultoj kiuj estis ricevintaj diagnozoj, havis VM-ojn en la pasinta jaro, aŭ havas plurajn seksopartnerojn.[28]
Estas disponeblaj vakcinoj kiuj protektas kontraŭ kelkaj virusaj VM-oj, kiel kontraŭ la hepatito A, la hepatito B, kaj kelkaj tipoj de HPV.[31] Oni konsilas vakcinadon antaŭ starto de seksa kontakto por sekurigi maksimuman protektadon. Oni antaŭeniras la disvolvon de vakcinoj por protekti sin kontraŭ gonoreo.[32]
Kondomoj kaj inaj kondomoj havigas protekton nur se taŭge uzitaj kiel bariero, kaj nur al kaj el la areo kiun ili kovras. Nekovritaj areoj estas ankoraŭ atakeblaj de multaj VM-oj. Ĉe HIV, la vojoj de seksa transmisio preskaŭ ĉiam tuŝas la penison, ĉar HIV ne povas etendiĝi tra nerompita haŭto; tiel, zorga ŝirmado de la peniso per taŭga kondomo el la vagino aŭ anuso efektive haltigas la transmision de HIV. Infektita fluaĵo al rompita haŭto kiu rezultas en rekta transmisio de HIV ne estas konsiderata "sekse transmitita" VM, sed tio ja povas teorie okazi dum seksa kontakto. Tion oni povas eviti simple ne engaĝigante en seksa kontakto dum ekzistado de malfermaj, sangelverŝaj vundoj.
Aliaj VM-oj, eĉ virusaj infektoj, povas esti evititaj pere de la uzado de lateksaj, poliuretanaj aŭ plurizoprenaj kondomoj kiel bariero. Kelkaj mikroorganismoj kaj virusoj estas sufiĉe malgrandaj por trapasi la porojn en naturaj haŭtkondomoj sed estas ankoraŭ tro grandaj por trapasi lateksajn aŭ sinteziajn kondomojn.
Venereaj malsanoj estas konataj jam el fruaj tempoj de la homa historio; ekzemple la kronikoj de la romia epoko raportas pri ili. La poeto Marcus Valerius Martialis (mortinta en 104) skribis pri malsano, kiu kredeble estis sifiliso, kaj nomas ĝin, "hontinda malsano". Kvankam do la biologia kaŭzo de la malsano ne estis konata, oni jam prave konkludis pri la maniero de kontaĝo.
En diversaj epokoj okazis epidemioj de sifiliso kaj gonoreo, ekzemple en Italio post 1494, je la invado de Karlo la 8-a (Francio). La infekton probable alportis invadantaj soldatoj. Konkerantoj hispanaj konkistadoroj kaj portugalaj probable portis la sifilison al la Amerikoj; tamen iuj aŭtoroj subtenas la inversan tezon, ke la indiĝenoj kontaĝis la konkerintojn[33]. Kutime tamen tiaj epidemioj sekvis konkerantajn armeojn kaj ofte kaŭzis pli da mortoj ol la bataliloj.
La venereaj malsanoj ofte kaŭzis socian riproĉon, ĉar oni asociis ilin kun konduto konsiderata nemorala. Tio malfaciligis la aliron al terapio, kiu devis okazi sekrete. Tiu sekreteco ankaŭ malhelpis rimedojn por bremsi disvastigon de la malsano, ekzemple per izolo de infektitoj.
La prostituado, pro la agado propra de sia laboro, eksponas tiujn kiuj praktikas ĝin (dungantojn kaj dungitojn) al riskoj ajnatipaj, kiel la violento en diversaj manifestaĵoj, psikologiaj efikoj pro la socia malbona konsidero, infektoj transdoneblaj per seksumadoj (ITS) kaj viruso de homa imunomanko (HIV).
La atenti kiun oni havigas al la infektoj transdoneblaj per seksumadoj (ITS) en rilato al la prostituado ne estas io nova, kaj historie oni organizis en diversajn landojn kaj epokojn diversajn kampanjojn tiurilate ĉu por limigi la agadon de prostituado, ĉu por rekte malpermesi ĝin, ĉu por limigi la liberan agadon tiel ke oni evitu la traseksan infekton. En diversaj medioj kiel inter maristoj, en havenurboj kaj ĉefe inter armeanoj kaj partikulare dum militoj, kiam tre ofte virinoj ĉu prostituinoj aŭ ne sekvis la armeojn en kampanjo. Foje la propraj armeoj aŭ iliaj registaroj organizis priajn kampanjojn por eviti la seks-infektojn, ekzemple dum la Unua Mondmilito, la Hispana Enlanda Milito, la Dua Mondmilito (vidu supre tiaman usonan afiŝon) ktp.
Lastatempe estis la HIV la plej suferiga kaj mortiga problemo ekde la medicina vidpunkto, sed ligite tro ofte al moralaj pensamnieroj kaj praktikoj pri la uzado de la korpo kiel fonto de ekonomia enspezofonto. Kiam la HIV estis por la unua fojo identigita oni tuje indikis kiel kulpantoj, plej ofte erare haitianojn, samseksemulojn, drogulojn (per injektado), hemofiliulojn, samseksemulojn kaj prostitutinojn (fakte la unuaj atakitaj grupoj). El tiuj grupoj kelkaj estis infektitoj pro injektoj (droguloj kaj hemofiliuloj), dum aliaj pro seksumado (haitianoj, samseksemuloj kaj prostitutinoj). Tiel tiuj lastaj estis en kelkaj lokoj socie marĝenitaj kiel eblaj portantoj de mortiga malsano. Tiu indiko produktis sociajn efikojn — ne ĉiam pozitivajn — sur la personoj ligitaj al la seksuma laboro, kaj tiel oni disvolvigis respondojn de diferencaj proporcioj tra la tuta mondo, el subpremigaj decidoj ĝis efektivaj movilizadoj fare de la komunumo kaj programoj de publika sano.
La prostituado estis konsiderita de kelkaj kiel neevitebla malbono, socia kancero kaj malsano de la socio (sen eniri en la nuntempaj konotacioj kaj rilatoj de la grandaj kaj malgrandaj profituloj de la prostituado kun homtraktado, sklaveco kaj aliaj pli teruraj krimoj); pro tio aperis programoj por kontraŭbatali kaj elradikigi ĝin. El sociaj kaj ideologiaj vidpunktoj oni komprenis el diferencaj anguloj, unuflanke, ke temas pri agado kontraŭa al la hontema kaj tradicia uzado de la korpo. Aliflanke, aliaj klopodoj tendencis rekte al ties abolo el la koncepto de la risko kiun la pagita seksumado povas okazigi kaj al unuopuloj kaj al la komunumo, konsiderante ke temas pri klara vehiklo de infektoj transdoneblaj per seksumado.
La seksuma laboro estas foje konsiderata kiel normala laboro se oni plenumas ĝin kun totala interkonsento de la persono kiu faras ĝin, tio estas, se tiu ne havas devojn aŭ ekonomiajn necesojn derivitajn el kapitalismo. Krome oni separas tiun konsideron disde la koncepto de personkomercado cele al la seksa ekspluatado. La organizoj por la rajtoj de virinoj kiuj dediĉas sin al la seksuma laboro (ankaŭ de viroj, ĉefe junuloj), la internaciaj organismoj kaj la neregistaraj organizoj, komprenis la neceson helpi la servojn de apogo kaj atento al la seksumaj laboristinoj por tiel eviti infektojn transdoneblajn per seksumado.
Kontraŭ venereaj malsanoj eblas protekti sin precipe per
En pluraj landoj kelkaj venereaj malsanoj estas raportendaj al la aŭtoritatoj por preventi epidemian disvastiĝon.
Ne ĉiuj veneraj malsanoj estas terapieblaj. Bakteriaj infektoj estas trakteblaj per antibiotikoj, parazit-insektaj per insekticidoj. Kontraŭ pubilaŭsoj utilas razado de la pubaj haroj. Necesas atenti, ke konstantaj seksumaj partneroj povas alterne re-infekti sin reciproke; por preventi tion la traktado estu aplikata al ambaŭ.
Venerologio[34][35] estas branĉo de medicino kiu okupiĝas pri la studo kaj kuracado de seksume transdoneblaj malsanoj (STM) aŭ veneraj malsanoj. La nomo venas de romia diino Venuso, asociita kun amo, beleco kaj fekundeco. Kuracisto specialiĝanta pri venereologio nomiĝas venerologo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.