Veluro
From Wikipedia, the free encyclopedia
Veluro estas ŝtofo produktata per teksado. Dua vefto- aŭ varpo-fadeno estas enmetita. Tiu ĉi fadeno formas maŝojn, kiuj rezultigas post sia distranĉado la karakterizan fenotipon. La deir-materialo povas esti silko, kotono, tolo, lano aŭ plastoj, ekz.: poliestero, nilono. En Eŭropo veluro jam aperis en la 13-a jarcento en Italio kiel kovrilo (ekz. por kusenoj) aŭ por pomp-vestaĵo.
Laŭ Francisko Azorín veluro estas Silka, kotona aŭ lana ŝtofo kun mallonga k. densa vilo, ĉu sur la tuta teksaĵo, ĉu nur sur la ornamoj aŭ sur la fono.[1] Li indikas etimologion el la latina vellus, velluris (lano).[2]