Velká Skrovnice
From Wikipedia, the free encyclopedia
From Wikipedia, the free encyclopedia
Vilaĝo Velká Skrovnice situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Ústí nad Orlicí, 11 km nordokcidente de urbo Ústí nad Orlicí kaj 7 km nordoriente de urbo Brandýs nad Orlicí. Vivas ĉi tie 302 loĝantoj (2024).
Velká Skrovnice | ||
municipo | ||
Kapelo en Velká Skrovnice | ||
|
||
Oficiala nomo: Velká Skrovnice | ||
Ŝtato | Ĉeĥio | |
---|---|---|
Regiono | Regiono Pardubice | |
Distrikto | Distrikto Ústí nad Orlicí | |
Administra municipo | Ústí nad Orlicí | |
Historia regiono | Bohemio | |
Montaro | Svitava montetaro | |
Situo | Velká Skrovnice | |
- alteco | 415 m s. m. | |
- koordinatoj | 50° 01′ 50″ N 16° 19′ 38″ O (mapo) | |
Katastro | 5,75 km² (575 ha) Velká Skrovnice | |
Loĝantaro | 302 (2024) | |
Denseco | 52,52 loĝ./km² | |
Unua skribmencio | 1349 | |
Horzono | MET (UTC+1) | |
- somera tempo | MET (UTC+2) | |
Poŝtkodo | 562 01 | |
NUTS 3 | CZ053 | |
NUTS 4 | CZ0534 | |
NUTS 5 | CZ0534 581101 | |
Katastraj teritorioj | 1 | |
Partoj de municipo | 2 | |
Bazaj setlejunuoj | 2 | |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| ||
Vikimedia Komunejo: Velká Skrovnice | ||
Retpaĝo: www.velkaskrovnice.cz | ||
Portalo pri Ĉeĥio | ||
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Orlické Podhůří, Polom (distrikto Rychnov nad Kněžnou), České Libchavy, Sopotnice, Sudslava kaj Seč.
La plej malnova memorindaĵo trovita sur teritorio de Velká Skrovnice estas ŝtona hakilbatilo el tempo ĉirkaŭ 3000 jaroj antaŭ Kristo. Sed efektivajn komencojn de nuna Velká Skrovnice oni devas meti nur en la 13-an jarcenton, kiam okazadis pli amasa koloniigo de la regiono. Tiun organizis elstara ĉeĥa nobelulo Kojata Hrabišic. Ĉar li ne havis heredanton, donis en la jaro 1227 nove fonditajn vilaĝojn al membroj de sia grupo, kiujn li en testamento devigis al fondado de pluaj vilaĝoj. Ĉe komencoj de Skrovnice verŝajne estis posteuloj de lia grupano Osel. La unua skriba mencio pri Skrovnice estas el la jaro 1371.
Nomo Skrovnice estis verŝajne origine nomo de rojo, apud kiu la vilaĝo ekestis kaj esprimadis, ke temas pri malgranda, mallarĝa rivereto (skrovný en la ĉeĥa signifas malgranda, negranda). Skrovnice tiam estis vilaĝo de potistoj, kiel atestas trovoj de argilaj vazoj, rompaĵoj kaj de potista forno.
Pro malsimpla historia evoluo Skrovnice ĉiam apartenis al pli da posedantoj samtempe. En la 17-a jarcento la vilaĝon kreis tri partoj, tiu de Brandýs, de Jelení kaj de Doudleby el kiuj ĉiu havis sian vilaĝestron. Tio daŭris ankoraŭ pli poste ĝis nuligo de servuteco en la jaro 1850.
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 598 |
1880 | 644 |
1890 | 612 |
1900 | 546 |
1910 | 531 |
1921 | 524 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 462 |
1950 | 331 |
1961 | 300 |
1970 | 288 |
1980 | 291 |
1991 | 299 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 287 |
2011 | 261 |
2014 | 277 |
2016 | 269 |
2017 | 277 |
2018 | 277 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2019 | 282 |
2020 | 298 |
2021 | 256 |
2022 | 284 |
2023 | 296 |
2024 | 302 |
Kapelo de Sanktaj Cirilo kaj Metodo estis konstruita en la jaro 1912. Ĝis tiam ekzistis en la vilaĝo nur ligna kampanilo. Kapelo estis konstruita grandparte de lokaj metiistoj sensalajre kaj ankaŭ la ekipaĵon donacis loĝantoj de la vilaĝo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.