Vasilij Vereŝĉagin
From Wikipedia, the free encyclopedia
Vasilij Vasiljeviĉ Vereŝĉagin (naskiĝis la 14-an[jul.]/ 26-an de oktobro 1842[greg.] en Ĉerepovec, Vologda provinco - mortis la 31-an de marto[jul.]/ 13-an de aprilo 1904[greg.] en Port Arthur, nun Luŝun, Ĉinio) estis rusa pentristo kaj verkisto, tre fama pro pentrado de bataloj, unu el la plej frue konataj rusaj artistoj eksterlande.
Vasilij Vereŝĉagin | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 14-an de oktobro 1842 (1842-10-14) en Ĉerepovec |
Morto | 31-an de marto 1904 (1904-03-31) (61-jaraĝa) en Luŝun |
Mortokialo | Mortis en batalo |
Lingvoj | rusa |
Ŝtataneco | Rusia Imperio |
Alma mater | Rusia Akademio de Belartoj (1860–1863) Naval Cadet Corps (en) |
Subskribo | |
Familio | |
Frat(in)oj | Aleksandr Vereshchagin (en) , Nikolay Vereshchagin (en) kaj Sergey Vereshchagin (en) |
Okupo | |
Okupo | pentristo history painter (en) militisto verkisto genre painter (en) |
Verkoj | La Apoteozo de la Milito |
Vasilij Vereŝĉagin naskiĝis en familio de nobela bienposedanto. Li havis tri fratojn. Ĉiuj lernis en militistaj kaj edukaj institucioj. Jam 8-jara, Vasilij estis sendita al militlernejo de Carskoje Selo (iama rezidejo de la imperiestra familio, nun Puŝkin). De tie li eliris tri jarojn poste por eniri la maristan militlernejon de Sankt-Peterburgo. Li faris sian unuan vojaĝon en 1858. Li servis sur la velfregato Kamĉatka, kiu iris al Danio, Francio kaj Egiptio. En 1860, kvankam diplomita kaj en unua loko sur la listo de la lernantoj, li forlasis la mararmeon por lerni desegno-arton. Du jarojn poste, en 1863, li ricevis medalon de la Sankt-Peterburga Akademio. En 1864, li iris al Parizo, kie li studis sub gvidado de Jean-Léon Gérôme, pentristo-skulptisto, membro de la Akademio de Belartoj, sed li ne akordiĝis kun la metodoj de sia instruisto.
En marto 1865, Vereŝĉagin vojaĝis al Kaŭkazio. En aŭtuno, li vizitis Sankt-Peterburgon kaj revenis Parizen por daŭrigi siajn studojn. Dum la vintro de 1865-1866, li studis en la Akademio de Belartoj de Parizo. Printempe de 1866, post finstudo kaj diplomiĝo, li rehejmiĝis.