From Wikipedia, the free encyclopedia
Varmoradiado, aŭ termoradiado, estas elektromagneta radiado, elsendita de ĉiu korpo pro sia temperaturo.
Termoradiado konsistas el multaj frekvencoj. Ĝia spektro dependas de la korpo-temperaturo: ju pli varma la radianta korpo,
Termoradiado estas grava fenomeno koncerne al energitransporto. Kontraste al aliaj energitransportmekanismoj, kiel ekzemple varmokonvekcio aŭ varmodifuzo, kiuj bezonas minimuman denson da partikloj, radiado ankaŭ efikas en vakuo.
Diversaj korpoj samtemperaturaj ĝenerale radias je malsama intenseco, tamen laŭteorie ekzistas plej forte emisianta korpo, nome la "nigra korpo". La intenseco de radiado de iu korpo rilate al nigra korpo de sama temperaturo estas priskribita per la emisia koeficiento de tiu korpo laŭ:
Emisiaj koeficientoj estas inter 0 ("blanka korpo" = nenion elsendanta korpo) kaj 1 (nigra korpo). Ofte la emisia koeficiento de korpo esence dependas de la frekvenco .
Nur parto de la radiado alvenanta sur korpo sorbiĝas, la resto reflektiĝas aŭ trairas la korpon. Korpo kiu bone sorbas ankaŭ bone elsendas. La koeficientoj de emisio kaj absorbo havas ekzakte la saman valoron (Leĝo de Kirchhoff pri radiado).
Pro tio:
Ĉe ĉambrotemperaturo (20 °C) ĝis ĉirkaŭ 400 °C korpoj elsendas nur transruĝan radiadon[1], kiu estas nevidebla por homa okulo.
La spektro de pli varmaj korpoj etendiĝas en la videblan frekvencintervalon (t.e. "lumo"). Al tiu kategorio apartenas plej oftaj termoradiiloj. Ekzemplo pri varmoradiilo estas (krad)rostilo, alia estas inkandeska lampo kun karakteriza temperaturo de ĉirkaŭ 2000 ĝis 3000 °C[2]. Ambaŭkaze la varmoradiilo radias nur malgrandan parton de povumo en videbla frekvencintervalo, kontraste, pliparto de povumo estas en la transruĝa. Tial varmoradiiloj estas bone por varmigi, sed por nur lumigi nuntempe ekzistas pliefikaj iloj, ekzemple LED aŭ fluoreska lampo.
La sunspektro similas al radiado de nigra korpo kun temperaturo de 5.800 K (6.073 °C). La maksimumo de povumo estas je ondolongo de 500 nm (t.e. verda lumo)[3]. Ĝi elsendas ankaŭ transruĝan, videblan kaj transviolan radiadon.
Ekzistas multaj steloj pli varmaj ol la suno, konata ekzemplo estas Siriuso A, kiu havas surfacan temperaturon de ĉirkaŭ 10.000 K[4], ĝia maksimumo de radiata povumo estas en la transviola.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.