Valverde (El Hierro)
From Wikipedia, the free encyclopedia
From Wikipedia, the free encyclopedia
Valverde [balBERde] (Verda Valo) estas urbo kaj municipo en la nordoriento de la insulo El Hierro, nome la plej sudokcidenta en la provinco Sankta Kruco de Tenerifo kaj en la regiono Kanarioj.[1]
Valverde | |||||
---|---|---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 5 165 (2023) [+] | ||||
Loĝdenso | 50 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 27° 49′ N, 17° 55′ U (mapo)27.809685-17.9151468 [+] | ||||
Alto | 571 m [+] | ||||
Areo | 103,65 km² (10 365 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC±00:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Valverde, El Hierro [+] | |||||
La flughaveno de la insulo kaj la haveno Puerto de La Estaca estas ene de tiu municipo.
Valverde estas en la nordoriento de la insulo El Hierro kun ĉefurbo je 585 m.s.m. Temas pri municipa teritorio kiu okupas la nordorientan trionon de la insulo lima kun Frontera (okcidente), kaj kun El Pinar (sude); dum norde kaj oriente estas Atlantiko.[2] La municipa ĉefurbo, nomita ankaŭ Villa de Valverde estas la nura hispana insula ĉefurbo kies urba kerno ne estas marborde. Ĝi estas ankaŭ la insula ĉefurbo plej suda kaj plej okcidenta.
Valverde posedas areon de 103,65 km², nome la plej etendan de la insulo.[3] La municipa teritorio estas montara areo ĝis altaj punktoj tra krutaj areoj trairataj de torentejoj.[2] Estas multaj pejzaĝoj konstruitaj de la vulkana aktiveco kun torentejoj.[4]
Pluvas malmulte marborde kaj plie en la altaĵoj. La municipo enhavas naturajn areojn, inter kiuj protektitaj pejzaĝoj Ventejís kaj Timijiraque, kaj parto de la Natura Monumento Las Playas, de la Rura Parko de Frontera kaj de la Speciala Natura Rezervejo de Tibataje.[5]
En la areo estis loĝado de praloĝantoj. Tion pruvas nombraj arkeologiaj restaĵoj.[6]
Juan de Bethencourt konkeris la insulon en la 15-a jarcento, kaj ĝi iĝis senjorlando kun ununura municipo. Montañetas estas unu el plej fruaj loĝlokoj en aparta arbara areo. Meze de la 16-a jarcento kaj fine de la 19-a jarcento (1899) okazis incendioj kiuj detruis la historiajn registrojn, kio malhelpis la esploradon pri la historio de la municipo.
En 1768 oni konstituis la unuajn konsilantarojn en la insularo kadre de la reformoj de la reĝo Karolo la 3-a, kiu kreis la postenojn de la magistratanoj. En 1812 oni konstituis la municipojn per la kreado de municipoj laŭ la Konstitucio de Kadizo, kaj en 1836 ili definitive plifirmiĝis post la alternado inter registaroj de konstituciistoj kaj absolutistoj.
Ekde la 1970-aj jaroj okazis disvolvigo de turismo.
En januaro 2014 estis 4 973 loĝantoj, kio faris ĝin la plej loĝata municipo de la insulo kaj la 33a de la provinco. La loĝdenso estis de 47,48 loĝ./km².
Historie la loĝantaro malaltiĝis el ĉirkaŭ 6 000 loĝantoj al iom pli ol 3 000 en 1970, sed poste oni plialtiĝis ĝis nunaj 5 000. Tion kaŭzis forta elmigrado. Kompense restis forta rura karaktero, kio nun helpas la disvolvigon de rura turismo ĉefe por piedirado. La loĝantaro de la municipo estas tre disa, ĉefe en izolaj kampardomoj.
Valverde enhavas jenajn loĝlokojn:
La ekonomio de la municipo estas bazata ĉefe sur la agrikulturo kaj turismo. La turisma disvolviĝo okazis je la fino de la 20-a jarcento. Eblas montara piedirado, kultura turismo, mardistradoj kaj aliaj okupitecoj.[2] Ĝi estas municipo ĉefe rura dediĉita al la unuaranga sektoro.
Inter vidindaĵoj menciindas la baroka preĝejo de Nuestra Señora de la Concepción, kun oklatera sonorilturo, finigita per kupoleto de mudeĥara influo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.