From Wikipedia, the free encyclopedia
La Valo Wright estas la plej granda laŭ areo de la tri proksimume paralelaj antarktaj sekaj valoj kiuj situas sur la okcidenta marbordo de McMurdo Sound kontraŭ Insulo de Ross. Ĝi kuŝas inter la Valo Viktoria en la nordo kaj la Valo Taylor en la sudo.
Valo Wright | ||
---|---|---|
geografia regiono | ||
valo [+] | ||
Kontinento | Antarkto | |
Montaro | Transantarkta montaro | |
Akvejoj | Lago Vanda, Lago Don Juan | |
Situo | Lando de Viktoria | |
- koordinatoj | 77° 10′ 0″ S, 161° 50′ 0″ O (mapo)-77.166666666667161.83333333333 | |
Valo Wright | ||
Vikimedia Komunejo: Wright Valley [+] | ||
La valo situas inter la Olimpo Montaro kaj Asgard Montaro kaj estas proksimume 60 km longa kaj averaĝe 8 km larĝa. Lago Vanda kuŝas en ĝi kaj, 9 km pli okcidente, la malgranda Lago Don Juan, la akvoareo kun la dua plej alta saleco en la mondo (nur Gaet'ale en Etiopio havas eĉ pli altan salecon). La valo estas krucita per la plej longa antarkta rivero, la Rivero Onyx. En la okcidento, la valo bifurkas en la Nordan Forkon kaj Sudan Forkon (kie kuŝas Lago Don Juan) ĉirkaŭ la Estrado por reunuiĝi ĉe la Supra Wright Glaĉero en areo nomita la Labirinto. Ĉe la orienta fino de la valo, direkte al la marbordo, estas la Malsupra Wright Glaĉero, kun Lago Brownworth ĉe la okcidenta parto. En la orienta duono de la valo, pluraj glaĉeroj fluas en la valon de la sudo, de la Asgard Montaro: la Meserve-Glaĉero, la Newall-Glaĉero kaj la Alberich-Glaĉero, por nomi kelkajn [1].
En la antarkta vintro (aprilo ĝis oktobro) temperaturoj falas ĝis −70 °C; en somero (novembro ĝis marto) ili malofte atingas frostpunkton. Tamen, ĉe la antaŭa Nov-Zelanda stacio Vanda ĉe la samnoma lago, la plej alta temperaturo iam registrita en Antarkto estis atingita la 5-an de januaro 1974, je +15.0 °C [2].
La konstante reganta vento forigas la lastan humidon de la valo, igante ĝin, kune kun la aliaj du valoj, la plej seka areo sur la Tero. Taksoj indikas ke okazis neniu pluvo tie dum pluraj milionoj da jaroj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.