Vall de Gallinera
From Wikipedia, the free encyclopedia
Vall de Gallinera estas hispana municipo apartenanta al Valencia Komunumo kaj lokanta en nordo de provinco Alakanto.[2] Ĝi limas al provinco Valencio, estas 53.62 km2 ampleksa kaj estis loĝata de 527 personoj en 2020.[3][4]
Vall de Gallinera | |||
municipo | |||
Panoramo de Vall de Gallinera | |||
|
|||
municipo en Hispanio • municipo de Valencilando | |||
---|---|---|---|
Ŝtato | Hispanio | ||
Regiono | Valencia Komunumo | ||
Provinco | Provinco Alakanto | ||
Komarko | La Marina Alta | ||
Situo | Busot | ||
- alteco | 295 m s. m. | ||
- koordinatoj | 38° 49′ 20″ N 00° 13′ 20″ U (mapo) | ||
Areo | 53,63 km² (5 363 ha) | ||
Loĝantaro | 527 (2020) | ||
Denseco | 9,83 loĝ./km² | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 03788[1] | ||
ISO 3166-2:ES | ES-A | ||
Vikimedia Komunejo: Vall de Gallinera | |||
Retpaĝo: | |||
Ok urbaj kernoj formas la municipon, nome la jenaj: Benirrama, Benialí, Benisivá, Benitaya, Benisili, La Carroja, Alpatró kaj Llombai, el kiuj la kvin unuaj montras evidentajn arabdevenajn nomojn. Krome estas kelakj aliaj iamaj domaroj, nun senhomaj, el kiu la majoritato ankaŭ montras evidentajn arabdevenajn nomojn, kiel Benibader, Benicalaf, Beniestop, Benifotox, Benihahia, Benimamet, Benimahomet, Benimarsoc kaj Bolcàssim. La areo estis loĝata de moriskoj, kiu estis forpelitaj el Hispanio en la 17-a jarcento, kio okazigis enorman populacian kaj ekonomian krizojn.