Remove ads
From Wikipedia, the free encyclopedia
Valenlago (germane Walensee) estas lago ĉe limo inter Kantono Sankt-Galo kaj Glaruso en Svislando.
Valenlago Walensee | ||
---|---|---|
Valenlago kaj Churfirsten | ||
Mapo | ||
lago • area not part of a municipality of Switzerland | ||
Ĉefaj fontoj | Linth (Escherkanal), Seez, Murgbach | |
Ĉefaj elfluoj | Kanalo Linth | |
Insuloj | Insuleto en Valenlago | |
Setlejoj | Walenstadt, Weesen, Quinten, Quarten, Betlis (Amden) kaj Murg | |
Landoj de la baseno | Svislando | |
Datenoj | ||
Koordinatoj | CH1903: 733661 / 219908 (mapo)47.1166666666679.2419 | |
Supermara alteco | 419 m | |
Surfaca areo | 24,19 km² | |
Akva volumeno | 2500 milionoj m³ | |
Maksimuma profundo | 151 m | |
Averaĝa profundo | 104,7 m | |
Restad-tempo (de laga akvo) | 1,4258 jaroj | |
La lago estas mezgranda lago en Svislando kun areo de 24.19 km², el kiuj 2/3 apartenas al Sankt-Galo kaj la cetero al la Glaruso. Ĝi havas maksimuman profundon de 151 m kaj volumenon de 2500 milionoj m³. La tri ĉefaj riveroj kondukante al ĉi tiu lago estas la riveroj Seez, Murgbach, kaj Linth. La elfluo de la Valenlago estas la Linth-Kanalo konstruita por eviti la inundojn de ĝiaj iama natura elfluo Maag kaj kiu konektas la Valenlago kun la Lago de Zuriko.
Urboj kaj vilaĝoj ĉeborde de la lago estas: Valenurbo, Weesen, Quinten, Quarten, Betlis (Amden) kaj Murg. La montĉeno de Churfirsten falas krute je la nordorienta flanko de la pintnivelo de 2300 m super la marnivelo preskaŭ 2 km al la laga nivelo de 419 m super marnivelo.
Valenlago apartenas al la Svisa Tektonika Areno Sardona, regiono kiu estis la 7-an de julio 2008 akceptita kiel Monda Naturheredaĵo de UNESKO.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.