Kantono Valezo
kantono de Svislando / From Wikipedia, the free encyclopedia
Kantono Valezo (Nacilingvaj nomoj de la kantono en la lingvoj de la Svisa Konfederacio estas france Valais [vale], germane Wallis [valis], itale Vallese kaj romanĉe Vallais) estas unu el la 26 federaciaj ŝtatoj de Svislando, kiuj nomiĝas kantonoj, kaj situas en la sudokcidento de la lando.
- Ne konfuzu kun: Valezio, france Valois, en Francio kaj la tiea dinastio de Valois
Rapidaj faktoj Kantonoj de Svislando ...
Kantono Valezo | |
---|---|
Kantonoj de Svislando | |
Ĉefloko | Siono |
Aliĝo al la Svisa Ĵurkomunumo | en la jaro 1815 |
Oficialaj lingvoj | germana kaj franca |
Oficiala mallongigo | VS |
Nombro de loĝantoj | 303241 (2008-12-31) |
Areo | 5224 km² |
Loĝantardenseco | 58 loĝantoj/km² |
Geografia situo | CH1903: 604730 / 124844 (mapo)46.2757.5 f1 |
Fermi
Laŭ la stato de 2018 en la kantono vivis 343 955 loĝantoj sur areo de 5 224,5 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 66 loĝantoj/km². Ĝia administra centro estas la urbo Siono (germane Sitten kaj france Sion).