From Wikipedia, the free encyclopedia
La Vaitaha pingveno (Megadyptes waitaha) estas formortinta specio de pingveno el Novzelando malkovrita en novembro 2008.
Vaitaha pingveno | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Megadyptes waitaha (Sanne Boessenkool kaj aliaj, 2009) | ||||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||||
La nova specio estis malkovrita de sciencistoj el la Universitato de Otago kaj el la Universitato de Adelajdo[1] komparante la piedajn ostojn de 500-jaraĝaj, 100-jaraĝaj kaj modernaj specimenoj de pingvenoj. Ili dekomence supozis, ke ĉiuj apartenis al la Flavokula pingveno (Megadyptes antipodes), specio kiu estis minacata ekde la homa setlado. Tamen la 500-jaraĝaj ostoj de subfosilioj montris diferencan DNA. Laŭ la enketistestro Sanne Boessenkool, la Vaitahaj pingvenoj estis "ĉirkaŭ 10 % pli malgrandaj ol la Flavokula pingveno. Ambaŭ specioj estas tre proksime rilataj, sed oni ne povas diri ĉu ili havis flavan kronon."[2] "Niaj trovoj demonstris, ke la Flavokulaj pingvenoj de ĉeftera Novzelando ne estas malpliiĝanta resto de iama abunda populacio, sed venis el Ĉeantarkto relative ĵuse kaj anstataŭis la formortintan Vaitahan pingvenon," diris teammembro Dro Jeremy Austin, deputita direktoro de la Aŭstralazia Centro por Antikva DNA.[3]
Ĉar lokaj Maorioj ne havas registrojn de tiu diferenca specio,[2] oni ĉirkaŭkalkulas, ke ili iĝis formortintaj el 1300 al 1500, tuj post la enmigrado de polinezianoj al Novzelando.[4] Kvankam estas nune neklare precize kiel la specio iĝis formortinta, Boessenkool diras, ke ili probable estis manĝitaj de setlantoj. "La fakto ke ni trovis tiujn ostojn en arkeologiaj lokoj, vilaĝoj aŭ setlejoj, sugestas, ke ĉasado ludis gravan rolon. La birdoj estis facila celo, facile kapteblaj kaj neniam estis tre multaj el ili."[2] Post ties formorto, ties teritorioj estis okupitaj de Flavokulaj pingvenoj, iam plej abundaj en la ĉeantarktaj insuloj pli sudaj. Ankaŭ la malpliiĝo ĉe la marleonaj populacioj post la homa setlado povis faciligi ties etendon. Alia kunaŭtoro, Dro Phil Seddon, diris "tiuj neatenditaj rezultoj rimarkigas ... la dinamikan naturon de la ekosistemaj ŝanĝoj, kie perdo de unu specio povas malfermi oportunojn por la etendo de alia."[5] Tiu informo estis publikigita en la scienca gazeto Proceedings of the Royal Society B.[6]
Tiu pingveno estis nomita laŭ la maoria klano de la Vaitahoj, kies tribaj teroj inkludis la areojn kie oni supozas, ke loĝis la Vaitaha pingveno.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.