Lens estas komunumo en la distrikto Sierre en Kantono Valezo, Svislando. Ĝi havis 3858 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

- La mallongigo VS en Lens VS staras por la svisa Kantono Valezo. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Lens.

Rapidaj faktoj komunumo en Svislando ...
Lens
Thumb
Blazono de Lens
Blazono de Lens
Thumb
Chelin, komunumo Lens
Chelin, komunumo Lens
komunumo en Svislando
Kantono Valezo
DistriktoSierre
Koordinatoj 46° 16′ 51″ N  26′ 50″ O (mapo)

Thumb

Areo13,91 km²
Alteco1128 m super marnivelo
Poŝtkodo1978
Komunumkodo6240
Thumb
Mapo de Lens
Situa mapo de Lens
vdr
Fermi

Geografio

La komunumo Lens situas en la supra parto de la franclingva Suba Valezo, ĉe la norda flanko de la Valo de Rodano. La komunumo Lens konsistas el la vilaĝo Lens kaj de sudo al nordo la setlejoj Chelin, Vaas, Staint-Clément, Le Câtelard, Sergnou, kaj La Trionnaz. La norda parto de la komunumo apartenas al la turisma regiono Crans Montana.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 13,91 km², de kiuj 30,33% estas kovritaj de arbaro, 43,3% servas por agrikulturo kaj 19,7% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj

La komunumo Lens limas en okcidento kaj nordo al Icogne, en nordnordoriento al Randogne, en nordoriento al Montana, en oriento al Chermignon, en sudo al Sierre, kaj en sussudokcidento al Saint-Léonard.

Trafiko

Lens situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra la komunumo kondukas montara vojo de Sierre al Icogne. De Lens konektaj vojoj kondukas al Montana kaj al Chermignon. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas 3 kilometrojn sude de la komunumo en Sierre. Pere de poŝtaŭtolinio de Sierre al Icogne la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio

La unua dokumenta mencio de Lens datiĝas el la jaro 1177 kiel Lenz. Dum mezepoko la regiono Mont de Lens apartenis al la Subvoktejo Granges, kiu ek de 1226 estis havaĵo de la episkopo se Siono. Ĝis la Helveta Revolucio Lens estis grandkomunumo, al kiu apartenis ankaŭ Chermignon, Montana kaj Icogne. Malgraŭ decido de la kantona konsilio de 1951, tiu grandkomunumo en la jaro 1905 estis disigita.[3]

Vidu ankaŭ

Notoj kaj referencoj

Eksteraj ligiloj

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.