From Wikipedia, the free encyclopedia
La Kosova Liberiga Armeo (albane Ushtria Çlirimtare e Kosovës, mallongigite UÇK [ˌuː.ʧeːˈkaː]) estis albana[1] kvazaŭarmea terorisma[1] organizaĵo batalinta por ŝtata sendependiĝo de Kosovo.
Kosova Liberiga Armeo | |
---|---|
Ushtria Çlirimtare e Kosovës | |
kvazaŭmilitistaro | |
Lando | Kosovo |
Fondiĝo | 1994 |
Dissolvo | la 20-an de septembro 1999 |
Ideologio | albana naciismo, Granda Albanio |
La organizaĵo ekestis en 1994, kaj publike ĝi unuafoje videbliĝis en 1996. Ĝia politika celo estis atingo de sendependa ŝtato Kosovo per armea batalado. Iuj anoj de la organizaĵo tiucele ankaŭ alstrebis la ŝtatan unuiĝon de ĉiuj plimulte de albanoj loĝataj regionoj de Serbio, Nord-Makedonio, Montenegro kaj Grekio kun la "patrolando" Albanio. Kunfondinto kaj unua estro ĝis ties morto en 1998 estis Adem Jashari, poste ĝis la malfondo de la organizaĵo en 1999 ĝin estris Hashim Thaçi.
Laŭ la komuniko de la usona ĵurnalo The Washington Times, membroj de la organizaĵo trejnis en tendaroj de Al-Kaida[2]. Laŭ informoj de Council on Foreign Relations, la organizaĵo estis financata per komercado de narkotaĵoj[1].
14-an de majo 1999 estis fondita politika alo de la organizaĵo, Partio Demokratia de Kosovo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.