Uzanto:Thomas Guibal/Las Meninas
From Wikipedia, the free encyclopedia
Las Meninas (t.e. La Honordamoj en la hispana[1]) estas pentraĵo plenumita en 1656 de Diego Velázquez (1599–1660), la plej grava artisto de la hispana ora epoko. La verko hodiaŭ troviĝas en la Prado-Muzeo de Madrido. La kompleksa kaj enigma strukturo de la pentraĵo vekas demandojn pri realeco kaj iluzio, kaj starigas necertan rilaton inter la spektanto kaj la bildigitaj personoj. Pro tia subtileco, Las Meninas restas unu el la plej abunde analizitaj verkoj de la tuta okcidenta pentrado.
Las Meninas |
![]() |
Diego Velázquez, 1656 |
Oleo sur tolo |
318 × 276 cm |
Prado-Muzeo (Madrido) |
Las Meninas montras vastan salonon de la madrida palaco de la reĝo Filipo la 4-a, kaj prezentas plurajn, plejparte rekoneblajn personojn de la hispana kortego. Ili, laŭ kelkaj komentistoj, estis kvazaŭe kaptitaj de la pentristo dum hazarda momento, samkiel de fotografaĵo[2]. Kelkaj personoj rigardas ekster la kadro, direkte al la spektanto, dum aliaj interagas unu kun alia. La juna infantino Margareta estas ĉirkaŭita de siaj kompaniaj honordamoj, de sia vartakompanino, de sia ŝirmisto, de du nanoj kaj de hundo. Tuj malantaŭ ili, Velázquez portretis sin laborante ĉe larĝa tolo. La pentristo rigardas eksteren, preter la pentraĵa spaco ĝis tie, kie la vidanto de la verko normale starus[3]. Spegulo staras en la fono kaj spegulas la bustojn de la reĝo kaj reĝino. La reĝaj geedzoj ŝajne situas ekster la pentraĵa spaco, je loko simila al tiu de la spektanto, kvankam kelkaj komentistoj ankaŭ sugestis, ke la speguliĝo fakte devenas de la portreto, kiun Velázquez estas pentranta.
Las Meninas estas jam de longe agnoskita kiel unu el la plej gravaj pentraĵoj en la historio de okcidenta arto. La baroka pentristo Luca Giordano ekzemple diris, ke ĝi reprezentas la "teologion de pentrado", dum la 19-a jarcenta pentristo Sir Thomas Lawrence konsideris ĝin kiel "la filozofio de arto". Pli freŝdate, la verko estis priskribita kiel "la supera plenumaĵo de Velázquez (...) alte memkonscia, kalkulita demonstrado de tio, kion pentrado kapablas plenumi (...) kaj eble la plej akurata komento iam farita pri la kapablecoj de pentrado"[4].