From Wikipedia, the free encyclopedia
Agrablegan kunlaboradon deziras al vi Narvalo 17:00, 3. Jan 2009 (UTC) Dankon ! Vi estas la tute unua vikipediisto kiu sciigas ion al mi...Ĉu estus bona ideo komenci mian agadon tradukante ion artikolon ? Mi vidis ke ekzemple la nocio "biomo" ĝis nun ne troviĝas en la Esperanta Vikipedio. Kion vi pensas ?
Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.
En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.
Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:
Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.
Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!
Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.
Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante —~~~~
aŭ uzante la butonon .
Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|…}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.
Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}
. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.
Kuraĝe eku, mi kontrolas la artikolon.Narvalo 19:59, 3. Jan 2009 (UTC)
Kara amiko, ni ankoraŭ ne havas plenvaloran eo-version de la Vikifontaro. Eble vi konsentos meti sian subskribon en la liston de partoprenontoj de la projekto? Sen tio ĝi neniam estiĝos. Antaŭdankas! --RG72 04:30, 24. Dec 2009 (UTC)
Pagxo ne plu ekzistas Alifono (diskuto) 11:06, 4 mar. 2018 (UTC)
Mi alvokas vin ĉesi alinomigojn sen anticipa diskuto, tio estas malkonstruema konduto en kolektiva projekto, kia devus esti Vikipedio. Pri la bonega Esperanta vorto „rusia“ vidu i. a. jenan diskuton. Slavik IVANOV 14:59, 4. Jan 2010 (UTC)
Saluton! Antaŭ kelkaj tagoj mi ŝandigis en via artikolo la vorton Katingao al Kaatingo, kion vi ne akceptis. Pardonu min. Mi devis unue diskuti kun vi pri la temo. Laŭ mia opinio Kaatingo estas etimologe pli fedela ol Katingao. Cetere en la romano Vivoj Sekaj (Fonto, 1997) ŝajnas al mi (mi ne legis la esperantan tradukon) oni legas Kaatingon. Tio estas perceptebla je la Monata recenzo pri la livro mi trovis en interreto: https://www.esperanto.be/fel/mon/rec/vsek.html Bonvolu respondu al mi kial vi proponis Katingao. Salutas vin (Csandrocampos 19:12, 9. Feb 2010 (UTC))
Mi salutas vin, (Csandrocampos 21:10, 9. Feb 2010 (UTC))
Nearkta centpiedulo?, kiu vivas en dezerto? Bonvolu rekorekti tiujn misaĵojn. 84.206.8.134 08:12, 15. Feb 2010 (UTC)
Saluton, viaj aldonoj de ekozonoj en komencaj frazoj de artikoloj tute ĝenas sencon de la frazoj kaj la teksto. La formoj de nearkta, afrik-tropika tre ĝenas ĉe dezertaj bestoj. Oni ĝenerale ne aldonas la apenaŭ konatajn ekozonojn al la unuaj frazoj pri besto. Bonvolu aldoni en aparta frazo la ŝatatajn ekozonojn, sed mi fakte taksas ilin superfluaj. Se mi skribas ke la namiba geko vivas en la Namibo, tio sufiĉas pleje. Vi povas aldoni en la artikolo de Namibo, ke Namibo estas parto de la afrik-tropika ekozono. Do, ekozonoj estas bonvenasj en geografiaj artikoloj, sed malbonvenaj en artikoloj pri bestoj, plantoj; laŭ mia opinio. Narvalo 08:24, 15. Feb 2010 (UTC)
Saluton! Mi rimarkis, ke vi dum la monato aprilo faris redaktojn en la artikoloj Andoj, Egiptujo, Kamelo, Kubo (lando), Nukso, Roka Montaro, Sudameriko, Terpomo. Aprilo 2010 estas proklamita "Monato de Vikipedio" kaj dum tiu monato okazas Vikipedia konkurso, en kiu eblas gajni valorajn premiojn. Mi ĝojas informi vin, ke la artikoloj kiujn vi plibonigis troviĝas en la listo de la konkursaj artikoloj, pro kio vi nun tre facile povas partopreni en la konkurso kaj gajni (ni strebos atribui premiojn al ĉiu konkursanto): Sufiĉas ke vi enskribu vian nomon kaj nomojn de la artikoloj en la liston de konkursantoj. Sed atentu: La konkurso finiĝas jam la 30-an de aprilo 2010 je 24:00 laŭ UTC, do post malmultaj horoj! Mi tamen esperas, ke mia invito en la konkurson vin interesos, kaj ke vi sukcesos ankoraŭ ĝustatempe al ĝi aliĝi. Nome de la organizantoj (E@I kaj la vikipedia komunumo), Marek "Blahma" BLAHUŠ 07:36, 30. Apr 2010 (UTC)
Saluton, I beg your pardon but I do not speak Esperanto nor Dutch. I am a member of a Catalan association "Amical de la Viquipèdia" which is trying to become a Chapter but has seen this denied because it does not represent a state. I don't know if you've seen my message on the Komunuma Portalo. Maybe you can help us giving us your support on your personal page. I wish you a pleasant and sunny summer. Koran dankon! Capsot 07:44, 8. Jun 2010 (UTC)
Capsot, try to change this by giving massive support to Minority SafePack: https://en.wikipedia.org/wiki/Minority_SafePack (en) https://eo.wikipedia.org/wiki/Minority_SafePack (eo)
Alifono (diskuto) 11:13, 4 mar. 2018 (UTC)
Saluton Forstbirdo, ĉu eble vi scias Esperantan tradukon por la ? ca:Ruderal de:Ruderalflora en:Ruderal species es:Planta ruderal fr:Plante rudérale he:צמחי מעזבות pl:Roślina ruderalna ru:Рудеральные растения Saluton Pino, bedaŭrinde mi ne scias, sed via propono ŝajnas al mi tre bona. Korajn salutojn, --Forstbirdo 09:42, 13. Jun 2010 (UTC) Saluton Pino, bedaŭrinde mi ne scias, sed via propono ŝajnas al mi tre bona. Korajn salutojn, --Forstbirdo 09:42, 13. Jun 2010 (UTC)
Saluton, Forstbirdo, mi ne certas pri tio kion mi diras, sed eble vi povas iom priserĉi ĉar vi kutime faras artikolojn pri tiu geografia areo. Mi tralegis pri Gvineo kaj ĉe Malalta Gvineo mi iom dubis, ĉar (eble mi eraras) mia antaŭa impreso estas ke alta utilus por alto (ekzemple de monto) kaj tiel kongruus kun la unua signifo en la artikolo, dum supra utilus por situo en la mapoj. PIV tute ne helpas. Kaj tio konfliktus kun norda kaj suda (Nordkoreio) sed eble Supra Silezio estus iom simila al Norda Silezio? Mi pardonpetas ke mi ne sendas certigon kaj nur dubeblon.--kani 20:34, 18. Jul 2010 (UTC)
Saluton, Forstbirdo,
evidente vi estas la plej aktiva redaktanto de la artikolo Indomalaja ekozono. En la diskuto pri tiu artikolo oni faris proponon pri la titolo; ankaŭ mi komentis pri ĝi. Ĉu eble vi volas kontribui vian opinion pri la afero?
– Umbert' 20:41, 23. Okt 2010 (UTC)
Karaj, vi ĉiuj konas min bone, tial mi petas urĝan helpon de ĉiuj anglalingvaj vikipediistoj: Vikipediisto Tiptoety blokis mian konton sur la angla vikipedio akzuante min arbitre, ke mia konto estas sokpupo de blokita vikipediisto, kio estas kompleta stultaĵo. Mi ne scias, ĉu malantaŭ tio estas nur tragika eraro aŭ malica atako kontraŭ Esperanto. Mi tial petas ĉiun uzantojn kun konto en la anglalingva vikipedio helpi al mi, ke tiu bloko estu forigita.DidiWeidmann 21:42, 6. Nov 2010 (UTC) (Mi metis tiun-ĉi mesaĝon al la ĝenerala diskutejo. Respondu bonvolu tie. Dankon)
Mi gratulas vin pro la valora kontribuado pri Ekozono. Mi provis fari kelkajn plibonigojn, precipe aldonon de priskriboj de la koloroj sur la mapo. Mi anstataŭigis la mapon png per iu .svg precipe ĉar tie jam estis priskriboj. Vidu commons:File:Ecozones.svg. Arno Lagrange ✉ @ ₪ 10:54, 8. Dec 2010 (UTC)
Mi esperantigis ankaŭ Dosiero:World ecozones eo.svg. Vi estas bonvena uzi ĝin en iu trafa paĝo. Arno Lagrange ✉ @ ₪ 22:58, 8. Dec 2010 (UTC)
Vi ŝajne ne konas la eblecon uzi ŝablonojn. Anstataŭ kopii la saman komplikan tabelon en diversajn pagojn kaj devi redakti ĉiujn paĝojn por fari korekton en la tabelon sufiĉas meti la tabelon en ŝablonon {{Biomoj}} kaj enmeti la kodon {{Biomoj}} en ĉiujn paĝojn kie ĝi estas dezirinda. Se vi devos fari korekton vi bezonos fari ĝin en nur unu paĝo kaj ĝi aŭtomate aperos en ĉiuj paĝoj kie la ŝablono estas enmetita. Arno Lagrange ✉ @ ₪ 10:15, 15. Dec 2010 (UTC)
Dankon pro la bona redaktado de artikoloj pri geografiaĵoj de Meksiko. Mi tamen avertas ke ne ĉiam taŭgas traduki ĉion al Esperanto. Krome la listo, kiu estas en la vikipedio (meksikaj loknomoj) estas redaktita de persono, kiu nur mezbone parolas Esperanton. Ne ekzistas interkonsento kun aliaj meksikaj Esperanto-parolantoj. Ofte la esperantigoj eĉ estas ridindaj. Mi mem eĉ forte kontraŭas esperantigi geografiajn nomojn (se ne nepre necesa), ĉar geografiaj nomoj apartenas al regiono kaj ties lingvo. Ili devas esti troveblaj en mapo. Neniu serĉus "Malsupra suda kalifornio"! En la vikipedioj de la angla, germana, franca kaj aliaj vikipedioj ne tradukas la geografian vorton al la koncerna lingvo aŭ ĉu vi kredus ke oni akceptus se oni ŝanĝus la koncernajn artikolojn al ekzemple al Downer South California aŭ Unteres Südkalifornien. Nuevo León povus fariĝi Neu-Löwe oder New-Lion. --Esperantst 05:26, 18. Jan 2011 (UTC)
Tre trafa rimarko sed tro malofte ni respektas vian konsilon en la praktiko ekz. en Vikipedio. Alifono (diskuto) 11:21, 4 mar. 2018 (UTC)
Saluton. Mi iom dubis antaŭ tiu via nova artikolo. Laŭ tiu, subarbaĵo estas sub la arba etaĝo, sed tion mi ne vidas klare. Dekomence Subarbaĵo estas aĵo kiu estas sub arbo, tio estas inter aŭ ĉe radikoj ekzemple iaj fungoj, artropodoj ktp. Alia afero estus subarbaraĵo. Sub arbo ne samas al sub arba etaĝo. Tamen mi ne havas pensitan solvon, mi nur vidas neklaraĵon. Ofte mi uzis subkreskaĵaro signife la tuton de la suba etaĝo de arbaro (ne de arbo) kie estas arbetoj, herboj, mortintaj folioj, planta rubo ktp. Tio estas aro de subaj kreskaĵoj, sen indiko sub kio. Mi ne scias ĉu miaj pensoj utilas al io por vi. Amike. --kani 21:30, 7. Feb 2011 (UTC)
Estimata, mi rimarkis ke vi en pluraj artikoloj pri landoj enmetis aldonan ligon al la -uj-formo de la lando (Sardujo, Bavarujo, Ukrainujo ktp.), kiu tamen ne estas alia artikolo sed nur redirektilo al la sama artikolo. Efektive la artikolo tiel havas ligilon al si mem, kio estas superflua kaj en Vikipedio kutime nedezirata. Mi volas rekomendi al vi ne plu meti tiajn ligojn. Jam iuj aliaj vikipedianoj laboradas por malfari ĝuste tiujn ligojn kiujn vi aldonis. Estas bedaŭrinda malŝparo de bonvolaj fortoj se vi, kvankam bonintence, aldonas ion kion aliaj, tute same bonintence, forviŝadas. Se vi tamen opinias tiujn ligojn indaj, bonvolu diskuti tion en Vikipedio:Diskutejo#Artikoloj_kun_ligiloj_al_si_mem. – Sincere salutas Moldur 19:37, 29 Mar. 2011 (UTC)
Saluton, Forstbirdo. Mi ĵus trovis ŝablonon en la nederlanda vikipedio, de kiu ni verŝajne bezonus kelkajn parametrojn. Temas pri nl:Sjabloon:SP-data. Ĉu vi povus traduki al mi la liston, kiu troviĝas sub "Parameters:"? Vi povas meti ĝin ĉi tien, ĉar mi metis vian diskutonpaĝon en mian atentaron. Amike --Tlustulimu 18:19, 28 Jun. 2011 (UTC)
Parametroj mallonga longa MAPO PIKSELMAPO LINIONUMERO LONGECO FERVOJOLARĜO FERVOJOLARĜO2 KOMPANIO KOMPANIO2 STARIGO STARIGO2 FORIGO FORIGO2 FERMO FERMO2 RESTARIGO RESTARIGO2 MALFORIGO REFORIGO REFORIGO2 REFERMO REFERMO2 RE-RESTARIGO RE-RESTARIGO2 STATUSO STATUSO2 TIPO TIPO2 TRAJNOTIPO TRAJNOTIPO2 DENTRADO ELEKTRIGO ELEKTRIGO2 FERVOJOJ FERVOJOJ2 RAPIDECO RAPIDECO2 SEKURIGO SERVO SERVO2 SERVOTIPO PLEJ ALTA PLEJ MALALTA
Korajn salutojn, --Forstbirdo 19:28, 28 Jun. 2011 (UTC)
Saluton, Forstbirdo. Mi ĵus vidis, ke vi redaktis la artikolon Sumbo, kiu temas pri insulo. Mi ĵus aldonis kiel informkeston la ŝablonon {{Informkesto insulo}}. Do bonvolu estonte uzi ĝin por similaj artikoloj. Se vi havus demandon, vi povos demandi min aŭ alian ulon de la ŝablona projekto. Amike --Tlustulimu 18:44, 22 Jul. 2011 (UTC)
Saluton, ĉu vi eventuale venos al la Malferma Tago de UEA en novembro? Bv vidu Vikipedio:Diskutejo. Kore via, --Ziko 15:59, 20 Aŭg. 2011 (UTC)
Saluton. Laŭ ICN, en 2012 diagnozoj por algoj, fungoj aŭ plantoj povos estis anglajn. Ĉu vi scias kio estas por bestoj ? Amike. --pino 08:32, 31 Okt. 2011 (UTC)
Saluton. Ĉu vi havas opinion pri Birdoj ? Antaŭan dankon --pino 08:53, 18 Dec. 2011 (UTC)
Jes : https://en.wikipedia.org/wiki/Southern_ground_hornbill Alifono (diskuto) 11:18, 4 mar. 2018 (UTC)
Saluton,
ni metas {{en}} antaŭ meti ĉio adreso. Mi korektas viajn erarojn.
Bonan Novjaron al vi. Adu de kontribui sur Vikipedio. Ĉiuĵŭd(Diskuti) 02:05, 30 Dec. 2011 (UTC)
Saluton, mi kreas la artikolon Kuujjuaq (Kebekio) kaj mi volas demandi al vi Ĉu ĉefvilaĝo ekzistas ?. Dankon pro via respondo. Ĉiuĵŭd Astroscienco 19:43, 28 Jan. 2012 (UTC)
Saluton, via propono estis akceptita kaj farita : Kamefito alinomita al Ĥamefito. Amike, Ĉiuĵŭd Astroscienco 19:25, 4 Feb. 2012 (UTC)
Ĝi havas sufiĉan plezuron por miskorekti tekstojn kaj titolojn. En titoloj, ĝi ŝanĝis de por da. Ĉiuĵŭd Diskuto / Miaj artikoloj 20:30, 4 Mar. 2012 (UTC)
Saluton, Forstbirdo. Mi ĵus vidis, ke la enhavo de Granda sciuro aspektas kiel stranga mikso el priskribo de genro (informkesto kaj intervikiaj ligiloj) kaj specio (la priskriba parto de la teksto). Krome ekzistas la artikolo Ratufo giganta pri Ratufa indica, kiu apenaŭ enhavas tekston. Kio okazis, ĉu fuŝo aŭ neglekto? Bonvolu legi ankaŭ ĉi tiun diskuton. Amike --Tlustulimu (diskuto) 08:36, 27 Mar. 2012 (UTC)
Saluton, Forstbirdo. Mi ĵus vidis, ke vi kreis la artikolon Ebona diospiro. Sed de kie vi prenis la intervikiajn ligilojn? Ili estas sufiĉe ĥaosaj. Kelkaj artikoloj temas pri ebona ligno, kelkaj pri la genro Diospiro kaj kelkaj pri la sama specio kiel ĉi tie. Tio estas urĝe korektenda. --Tlustulimu (diskuto) 18:49, 28 Mar. 2012 (UTC)
Tiam, mi petas ke nigra junipero alidirektilu al hinda junipero. La angla nomo de la hinda junipero estas Black juniper. Ĉiuĵaŭde Diskuto / Nouormand 21:09, 2 Jun. 2012 (UTC)
Saluton Forstbirdo, mi erare misklakis en Lastaj ŝanĝoj kaj nevolante mi malfaris vian redakton en Nigrabeka pigo. Tuj en la sekvanta momento mi refaris mian misklakon kaj revenis la paĝon al via redakto. Petr Tomasovsky (diskuto) 08:06, 18 Jul. 2012 (UTC)
Estimata! rigardinte artikolon "sumako" mi miris ke mankis en ĝi ligilon al species:Rhus. Mi aldonis ĝin, sed ĉar vi ofte redaktas artikolojn pri vivantaj estaĵoj, ĉu vi bonvolos dume aldoni ligilon al rilata paĝo en Vikispecioj kiam ĝi ekzistas? Por vivantaj estaĵoj ŝajnas al mi sufiĉe grave apogi sin sur tiu projekto en kiu oni devus havi plenan kolekton de ĉiuj specioj de vivantaj estaĵoj kladistike ordigitaj --Arno Lagrange ✉ @ ₪ 07:09, 1 Sep. 2012 (UTC)
Thank you kindly explain the withdrawal of the image Bonasa bonasia eggs. --Archaeodontosaurus (diskuto) 06:56, 31 Okt. 2012 (UTC)
Mi kunmetis la du partojn de la bildo, por povi pli komforte legi la tutan paĝon el nur unu bildo. Mi konfuziĝis kiam mi rimarkis ke du trionoj de la enteno estas ripetita dufoje dum mi en la unua momento supozis ke temis pri artikolo kiu aperis sur du apartaj paĝoj. Kiam mi komprenis ke temas pri la sama paĝo kies supra kaj meza partoj aperas en la 1a bildo kaj malsupra kaj refoje meza partoj en la 2a, mi decidis kunmeti ambaŭ partojn tiel ke la bildo montru la frontpaĝon de la revuo tian kia ĝi estis kaj ke oni povu legi ĝin kvazaŭ oni havus la paperan version antaŭ la okuloj. Ĉu en ordo ? --Arno Lagrange ✉ @ ₪ 15:58, 7 Feb. 2013 (UTC)
Kara Forstbirdo. La vorto "Tajhejo" ne ekzistas en Esperanto, ĉar la oceano, kiun japanoj nomas tiel, nomiĝas "Pacifiko" en Esperanto. Pro tio oni ne povas krei adjektivon "Tajheja". Esperanta vorto por tio afero estas "Pacifika". Mi allinomiĝis artikolojn "Pacifika Megalopolo" kaj "Pacifikaj ĉiamverdaj arbaroj" dum redaktado. Amike -- NoKo (diskuto) 03:29, 3 Mar. 2013 (UTC)
Kial Vi skribis interlingva ligilo (malgraŭ estas Vikidatumoj) kaj kial Vi anstataŭigis el al Kategorio:Biologio? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 23:16, 23 Mar. 2013 (UTC)
Saluton, Forstbirdo. Mi vidis, ke vi aranĝis la intervikiojn de Taksodio laŭ la malnova sistemo. Sed ekde kelkaj tagoj eblas uzi la novan sistemon per VP:VD. La ligiloj de la artikolo nun troviĝas sur la paĝo d:Q147392, ĉar iu aranĝis tion. Mi rekomendas estonte uzi la novan manieron, ĉar tiam necesas aldono nur ĉe Vikidatumoj. Do, ne plu en ĉiu unuopa lingva versio. Se vi ankoraŭ havas demandon, demandu min aŭ sur la diskutopaĝo de la helpopaĝo. --Tlustulimu (diskuto) 15:28, 28 Mar. 2013 (UTC)
Saluton, Forstbirdo. Mi ĵus kreis novan ŝablonon por skanaĵoj (de libroj, ktp) konsistantaj de nur teksto. Tiaj nurtekstaj bildoj ne estas kopirajteblaj, kaj verŝajne estas en la publika domajno. Do mi kreis ŝablonon {{PD-nurteksta}}. Jen ĝia uzo en via lasta skanitaĵo: Dosiero:Nelikeniĝintaj fungoj.jpg. Se vi havas demandojn, bonvolu mesaĝigi min. Kore salutas Yekrats (diskuto) 13:41, 3 Apr. 2013 (UTC).
Saluton, Forstbirdo. Mi vidis, ke vi ŝanĝis la ordigŝlosilon en la teksto pri Van der Biest. Laŭ mi vi malpravas. Vidu en Helpo:Kategorio#Reguloj_por_difinitaj_nacioj. Amike PaulP@diskkont 16:21, 10 Apr. 2013 (UTC)
http://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Akrido&curid=23035&diff=5224436&oldid=4988025
Kial Vi skribis interlingva ligilo (malgraŭ estas Vikidatumoj) kaj kial Vi anstataŭigis el Kategorio:Ortopteroj al Kategorio:Biologio? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 21:17, 10 Maj. 2013 (UTC)
Saluton. Fine de la artikolo, kie oni parolas pir birdoj, mi sanĝis bredadas al reproduktiĝas, aŭ povus esti reproduktas, sed ne bredi, ĉar tion faras hmoj: homoj bredas porkojn, dum porkoj reproduktiĝas. Spite la signifon de la koresponda angla termino.--kani (diskuto) 18:10, 23 Jun. 2013 (UTC)
Saluton Forstbirdo! Ĉar vi iom aktive okupiĝas pri artikoloj pri libroj, mi petas vin legi Uzanto:PaulP#Literaturo. Ĉu tiu superrigardo iom utilas al vi? PaulP@diskkont 08:41, 25 Jun. 2013 (UTC)
Ni bezonas kelkajn burokratojn.. Ĉu vi vidas tie ? Amike. --pino (diskuto) 10:31, 26 Jun. 2013 (UTC)
Saluton. Io surprizis min, ke estis ligila paĝo kun nur la esperanta artikolo dum la anglalingva ekvivalenta en:Stringybark havis kelkajn ligilojn kaj Esperanto ne estis tie. Do, mi nuligis la malplenan vikipedian paĝon de Fibroŝelaj eŭkaliptoj por povi aligi ĝin al Stringybark. Se mi ne faris bone, bonvolu kontakti min kaj ni solvos problemon, se ĝi estas. Krome restas la traduko de la specinomoj. La franca kaj hispana artikoloj faris ĝin, kaj eble povas helpi aliaj esperantaj artikoloj pri eŭkaliptoj.--kani (diskuto) 23:05, 14 Jul. 2013 (UTC)
Saluton Forstbirdo, dankon pro via verko en Vikipedio. Tamen, darkweasel94 (diskuto • kontribuoj) petis, ke la jena paĝo verkita de vi estu forigita: "Dosiero:Horizontaal 260.jpg". La komentoj pri la forigo troveblas ĉe "Forigendaj artikoloj". Se vi kontraŭas, bonvolu legi la regularon pri forigoj kaj diru vian opinion. |
Saluton, Mi legis kun intereso la artikolo Internacia Kodo de Nomenklaturo por algoj, fungoj kaj plantoj sed mi ne komprenas la vorton agnostika. Ĉu vi povas klarigi min ? Antaŭdankon. --pino (diskuto) 07:21, 4 Aŭg. 2013 (UTC)
Saluton, Forstbirdo, estas nuntempe plendo pri vi en la Administrejo. darkweasel94 11:18, 25 Sep. 2013 (UTC)
Saluton, Forstbirdo. Mi ĵus vidis, ke vi skribis la frazon "La paĝo estas forigenda" en Ŝablono:Ekoregionoj de la Hinda ekoprovinco. Ĉu vi povus estonte uzi la ŝablono {{forigu}} por proponoj je forigo. Krome estus bone, se vi poste ankaŭ metus la koncernan paĝon al Vikipedio:Forigendaj artikoloj. Tiam la administrantoj havus malpli da laboro, ĉar ili ne plu devus serĉi paĝojn kun la vorto "forigu", "forigenda" ktp. Do, estas pli konvene por povi forigi ĝin, se ĝi estas markata per la ŝablono kaj/aŭ troviĝas en la kategorio Forigendaj artikoloj. --Tlustulimu (diskuto) 17:04, 9 Nov. 2013 (UTC)
Kara, mi malfermis diskuton pri la artikolserio pri pedofilio, kiun ĉefe verkis Pangea lastatempe, kaj en kiu mi pli kaj pli vidas danĝeron por la reputacio de Esperanto-vikipedio, ĉar evidente la ĝenerala tono de tiuj artikoloj estas kvazaŭ, ke ĉe la pedofila movado temas pri grupo da bonvolaj homoj, miskomprenita kaj diskriminaciita de la societo. Fakto tamen estas, ke pedofilio estas nenio alia ol misuzo de potenco fare de plenkreskulo kontraŭ infano, kiu bezonas amon kaj protekton. Defendi la rajtojn de pedofiluloj estas simila al defendo de rajtoj de faŝistoj, sklavotenistoj ktp. Mi petas vin foje studi la problemon. Devas esti certa kontrolo de tiuj artikoloj kaj devas esti certigitaj, ke la Portalo Pedofilio ne fariĝos speco da propogandejo por pedofiluloj, kie la pedofila movado kvazaŭ povas renkontiĝi, ĉar Esperantujo troviĝas ekster la naciaj leĝodonaj instancoj.DidiWeidmann (diskuto) 17:36, 28 Dec. 2013 (UTC)
Kara mi lanĉis ĉi-tie voĉdonon pri la forigo de tiu protalo: Baloto pri forigo de la Portalo Peofilio.
Kara amiko.
Estis kritikita la maniero, laŭ kiu mi esperantigis la nomojn de iaj asteroido : vidu Vikipedio:Diskutejo#Pri_la_nomoj_de_asteroidoj. Mia maniero estis : lasi neŝanĝita la proprajn nomojn de homoj (scienculoj, artistoj...) de la mezepoka aŭ moderna epoko, esperantigi la nomoj de lokoj (landoj, urboj, montoj...) de dioj aŭ diaĵo de diversaj mitologioj, aŭ la nomoj de antikvuloj (kiuj tre ofte estis esperantigitaj...).
Oni proponis ke mi:
Laŭ tiu konsilo, mi komencis ŝanĝi grandan parton el la nomoj. Pri la urboj, la dubo ĝenas min, ĉar kelkaj urboj havas esperantigitan nomon, aliaj ne (pli precize : la plimulto ne)... Ĉar komence mi esperantigis ĉiujn la nomojn de urboj, estas neevitebla, ke la esperantigo elektita de aliuloj, estas ne kiel la mia. Do 1324 Knysna ricevis, erare mi konsentas, la nomon 1324 Knisno krom sia oficiala.
Mi ne ankoraŭ elektis :
- Ĉu reveni al la oficiala 1324 Knysna
- Ĉu krei la laŭsonan esperantan 1324 Knajsnon.
Por la novaj nomoj, kiujn mi nun kreas, mi elektas ĉiam la oficialan nomon, krom pro la nomo venantaj de mitologio.
Bonan jaron kaj sanon al vi kaj viaj amikoj.--Jean-François Clet (diskuto) 17:32, 2 Jan. 2014 (UTC)
Vi uzis "Bibliografio". Kial vi ne uzis normalan sekcion (laŭ Ŝablono:Lastaj sekcioj)? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 10:11, 16 Mar. 2014 (UTC)
Bonvolu senkulpigi min. Mi demandis: Kial vi ne uzis == Notoj == aŭ == Referencoj == aŭ = Literaturo == aŭ == Vidu ankaŭ == aŭ == Eksteraj ligiloj ==
aŭ
kial == Bibliografio == ne estas en Ŝablono:Lastaj sekcioj?
Mi pensas ke bone estas uzi nur tiaj lastaj sekcioj kiaj estas en ŝablono.
== Notoj ==
== Referencoj ==
== Literaturo ==
== Vidu ankaŭ ==
== Eksteraj ligiloj ==
Saluton Forstbirdo! Mi rimarkis, ke vi alŝutas al Vikipedio skanaĵojn de libroj; mi iom dubas pri taŭgeco de permesiloj. Ekz. vi alŝutis 5 bildojn de Adresaro (ekz. Dosiero:1938 Adresaro 25.jpg) kaj deklaris justan uzon. Tamen justa uzado postulas minimuman uzadon, do ne alŝuti 5 skanaĵojn, sed maksimume unu. Pli ol unu skanaĵo de iu libro minacas esti forigita (mi persone dirus, ke sencas uzi laŭ justa uzo nur kovrilon). Kompreneble, oni rajtas skani publikhavaĵajn librojn, tamen Vikipedio ne estas plej taŭga loko por lokigi ilin. Se vi interesiĝas pri rekono de teksto de libere disponeblaj libroj, konsideru la enhavon meti al Vikifontaro, projekto speciale por liberaj (neaŭtoraj) libroj kaj similaj. Skanaĵojn de vere publikhavaĵaj libroj vi povas konsideri alŝuti al Komunejo (tamen, mi ne garantias taŭgecon de skanaĵoj de tutaj libroj en tiu projekto).
Alia afero estas Dosiero:1933 Infero Kalocsay.jpg al kiu vi deklaris "publikhavaĵecon" pro ĝia simpleco (mi ne tre spertas kie estas la limo). Publikhavaĵaj skanaĵoj de kovriloj prefere estu alŝutataj rekte al Komunejo, de kiu ilin eblas uzadi en ĉiuj viki-projektoj. Amike. --KuboF (diskuto) 01:47, 19 Apr. 2014 (UTC)
Saluton. Ĉar vi faris multajn bonajn artikolojn pri ekologiaj regionoj, mi komunikas al vi, ke dum ioma plibonigo de la artikolo pri Demokratia Respubliko Kongo en ĉapitro Flaŭro kaj faŭno aperas listo de kongaj ekoregionoj, el kiuj kelkajn vi jam faris kaj kelkaj ne ankoraŭ. Mi komunikas tion unue ĉar eble vi povas sentiĝi inspirita por fari tiujn mankantajn kaj due ĉar la ruĝajn ligilojn mi tradukis el la koncerna hispanlingva artikolo kaj mi ne certas ĉu mi bone faris. Eĉ se vi ne faros nun tiujn artikolojn, vi povus kontroli ĉu mi bone tradukis. Dankon.--kani (diskuto) 15:53, 19 Jun. 2014 (UTC)
Saluton, mi vidas, ke vi enmetis skanaĵon de la libreto Esperanta Psikistaro. Mi tre volas akiri kopion de ĝi, ĉu vi povas helpi min fari kopion de tiu malnova libro? - Dankon, --Evildela (diskuto) 00:18, 26 Jun. 2014 (UTC)
En Linio de Wallace vi skribis sekcion "Borneo" Kia estas funkcio la sekcio? Marek Mazurkiewicz (diskuto)
Vi korektis el "plantoscienco" al "botaniko" sed ni havas artikolon "plantoscienco" Ĉu vi volus alinomigi el "plantoscienco" al "botaniko"? (simile bestoscienco kaj zoologio Marek Mazurkiewicz (diskuto) 07:13, 18 Jul. 2014 (UTC)
1) En ekozono estas skribita "plantoscienco" kaj estas artikolo "plantoscienco"
aŭ
2) En ekozono estas skribita "botaniko" kaj estas artikolo "botaniko"
Laŭ mi ne estas diferenco inter 1 kaj 2
Mi opinias ke malbone estas:
3) En "ekozono" estas skribita "botaniko" kaj estas artikolo "plantoscienco"
aŭ
3) En "ekozono" estas kribita "plantoscienco" kaj estas artykulo "botaniko"
Laŭ mi ne estas diferenco inter 3 kaj 4
Mi opinias ke versioj 1 aŭ 2 estas plej facila por tiuj kiuj ankoraŭ hezitas lerni Esperanton. Ĉu mi persvadis vin? Ĉu estas interkonsento? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 12:52, 18 Jul. 2014 (UTC)
Saluton. En artikolo Fitosociologio vi korektis el Habitato-tipa klasifiko al Vivejo-tipa klasifiko. Ĉu vi scias ke estas Habitato (ekologio)? Ĉu vi pensas ke "habitato" estus melbona vorto en artikolo fitosociologio? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 09:34, 21 Jul. 2014 (UTC)
Saluton. Mi ĵus publikigis kelkajn miajn opiniojn pri artikolkreado kaj administrado ĉe kandidatopaĝo de Salatonbv, pri kio vi plendis. Mi ŝatus koni vian opinion. Amike. --KuboF (diskuto) 17:09, 25 Jul. 2014 (UTC)
Kial vi skribis: "la [[Petromizo|lampetrojn]] ''Lampetra geminis''" Kial "[[petromizo]]jn ''Lampetra geminis'' kaj ''L. spadicea''? " estis malbone? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 13:43, 20 Aŭg. 2014 (UTC)
Dankon ke Vi respondis. Do kial ne "la [[lampetroj]]n ''Lampetra geminis kaj kaj ''L. spadicea''''" (mi intence uszis "nowiki")? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 14:07, 20 Aŭg. 2014 (UTC)
Dankon. Mi komprenas ke Vi ne ŝatas ruĝajn ligilojn. Mi rekomendas Vin: Helpo:Ruĝaj ligiloj, precipe: "Studo montris ke la ruĝaj ligiloj helpas Vikipedion kreski ĉar ili atentigas pri bezonataj artikoloj." Ĉu mi persvadis Vin? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 14:47, 20 Aŭg. 2014 (UTC)
Saluton, Forstbirdo. Mi konstatis ke vi alŝutis dosieron Dosiero:1970 Besto-Farmo.jpg al Vikipedio. Mi petas ke vi estontece alŝuti tiajn dosierojn al la Komunejo anstataŭ nur al la nur-Esperanta Vikipedio. Se vi alŝutis ĝin tie, ĝi povas esti uzata de la mondvasta komunumo. Ankaŭ tiea alŝutado liberigi la tempon de administrantoj ĉi tie! (Kiel mi! :-) ) Kiam vi alŝutas ĉi tie, ĝi devas esti kontrolita de administranto. Vi simple uzus la anglalingvan ŝablonon tie {{PD-text}} anstataŭ la Esperanto {{PD-nurteksta}}. Dankon! -- Yekrats (diskuto) 15:39, 21 Aŭg. 2014 (UTC)
Saluton. Mi trovis viajn skanaĵojn de la libro Jubileumboek 1911-1936. Tamen ŝajnas, ke ili estas daŭre aŭtorrajte protektataj kaj ne eblas por ili ĉiuj uzi "justan uzon", tio nur por unu dosiero, ŝajne la kovrilo. Tial mi proponis ilian forigon. Skanado de libroj estas utila afero, sed Vikipedio ne povas akcepti multan neliberan enhavon. Se vi tamen interesiĝas pri skanado de liberaj libroj (kopirajto jam eksvalidiĝis) kontaktu min, mi anas laborgrupon pri ciferecigado kaj publikigado. Amike. --KuboF (diskuto) 13:48, 30 Aŭg. 2014 (UTC)
Saluton. Kial Vi forigis la ligilojn (al Mormopterus doriae kaj Neofelis diardi) en Sumatraj malaltaĵaj pluvarbaroj? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 10:07, 10 Sep. 2014 (UTC)
Kara Forstbirdo - Mi lastatempe trovis multmultajn dosierojn en Vikipedio, skanitaj de vi. La dokumentoj estas evidente gravaj verkoj de nia movado, kaj evidente estas konservinda. Tamen, mi proponas ke pli bona loko por ili estus Vikilibroj. Mi komencis (espere afablan) diskuton en la Diskutejo. Mi valorus vian opinion! Jen: "Ĉu Vikipedio estas taŭga loko por skanitaĵoj de tekstaj verkoj?". Kore kaj kunrespekte salutas Yekrats (diskuto) 13:58, 6 Okt. 2014 (UTC)
Saluton. Vi aldonis ligilon al Portalo:Botaniko. Ĉu vi planas fari ĝin? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 15:04, 11 Okt. 2014 (UTC)
Estis trovitaj pliaj viaj skanaĵoj. Tamen ŝajnas, ke ili estas daŭre aŭtorrajte protektataj kaj ne eblas por ili ĉiuj uzi "justan uzon", tio nur por unu dosiero, ŝajne la kovrilo.
Tial mi nun proponis por forigo skanaĵojn de La Senpera Verbigo de Adjektivoj kaj Lingvo kaj Logiko. Bonvolu noti, ke kaze de dubindaj aŭtoraj rajtoj aŭ justa uzo sekvos pliaj skanaĵoj.
Skanado de libroj estas utila afero, sed Vikipedio ne povas akcepti multan neliberan enhavon. Se vi tamen interesiĝas pri skanado de liberaj libroj (kopirajto jam eksvalidiĝis) kontaktu min, mi anas laborgrupon pri ciferecigado kaj publikigado. Amike. --KuboF (diskuto) 11:55, 12 Okt. 2014 (UTC)
Saluton. Denove propono por forigo, bv. vidi Vikipedio:Forigendaj dosieroj#Skana.C4.B5oj de Pri la Vortfarado en Esperanto. --KuboF (diskuto) 21:25, 23 Okt. 2014 (UTC)
Estas proponita forigo de dosieroj alŝutitaj de vi pro ebla kopirajtorompo, bonvolu vidi Vikipedio:Forigendaj_dosieroj#Skana.C4.B5oj_de_La_gramatika_karaktero_de_la_Esperantaj_radikoj. --KuboF (diskuto) 22:04, 23 Okt. 2014 (UTC)
Ĉu Vi jam ne redaktas ĉar mi diskutis kun Vi? Mi bedaŭras. Mi petas, redaktu. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 10:06, 26 Okt. 2014 (UTC)
Saluton. Mi malĝojas vin anonci, sed denove estas viaj skanaĵoj pronitaj por forigo, vidu Vikipedio:Forigendaj_dosieroj#Skana.C4.B5oj_de_Vorto_kaj_Vortelemento_en_Esperanto. --KuboF (diskuto) 20:27, 26 Okt. 2014 (UTC)
Saluton. Jenaj viaj skanaĵoj estis proponitaj al forigo (bonvolu diskuti / argumenti en la ligita paĝo):
Saluton Forsbirdo! Kial vi metis la referencon "commonscat" inter signoj, kiuj malhelpas la validon de tia referenco? Mi proponas revalidi ĝin. Ĉu konsentus vi? --DidCORN la 6-a de januaro 2016, 18:10 (UTC)
Rebonvenon, Forstbirdo. Mi vidis ke vi kreis kelkajn diskutajn paĝojn kopiante la tekston de DidiWeidmann kun lia subskribo. Ĉu vi havas lian aprobon? Ŝajnas ke la argumento estis landa nomo (uj/i).--Salatonbv (diskuto) 18:10, 12 Feb. 2016 (UTC)
Vi regule aldonadas la artikolon "la" ĉe la komenco de la unua frazo de biologiaj artikoloj pri besto- kaj plantospecioj (La sukerbeto estas..., La zantedesĥio estas...) Kial? Tio ŝajnas esti via propra kaprica prefero. --Surfo 16:50, 27 Feb. 2016 (UTC)
Saluton Forstbirdo, nia kolego Gamliel Fishkin proponas iĝi administranto, vidu Vikipedio:Administrantoj/kandidatoj/Gamliel Fishkin, estas utila esprimi nombre. Kore. --pino (diskuto) 09:49, 12 maj. 2016 (UTC)--pino (diskuto) 09:46, 12 maj. 2016 (UTC)
Saluton. En iu(j) el viaj lastaj redaktoj vi uzis la X-sistemon, kio – verŝajne kontraste al via supozo, – kaŭzis konserviĝon de efektivaj literoj "x" en la tekston de vikipedia paĝo, kaj ne aŭtomatan konvertiĝon de la iksoj al literaj ĉapeloj. Tio estas rezulto de malŝaltiĝo de la aŭtomata konvertado al kaj el la X-sistemo, kiu okazis la 21-an de julio 2016. Se vi ne povas tajpi la supersignitajn literojn per via klavaro, bonvolu uzi la vikipedian Universalan Lingvo-Elektilon laŭ la priskribo kaj bildaj instrukcioj ĉe aparta paĝo. Eblas agordi la sistemon tiel, ke vi tajpos iksojn kaj la programo konvertos ilin al ĉapeloj tuj ĉe la tajpado. Mi jam riparis la erara(j)n redakto(j)n, sed petas vin esti singarda kaj ĉiam uzi la funkcion "antaŭrigardo" dum certa tempo ĝis vi alkutimiĝos. Amike --Marek "Blahma" BLAHUŠ (diskuto) 23:02, 22 jul. 2016 (UTC)
Kara Forstbirdo, mi vidis, ke en la artikolo spiritismo vi grandigis la komencliteron de spiritismo ĉe la referencoj. Kun la celo kompreni vian faron, mi demandas: kial ne malgranda litero por spiritismo? Mi interesiĝas pri terminologio kaj nun provas kontribui ĝuste kun la ĉefkategorio spiritismo; ankaŭ vortformo estas terminologia afero, ĉu? Mi ŝatus interŝanĝi ideojn. Frate Vikiano (diskuto) 01:13, 14 aŭg. 2016 (UTC)
Koran saluton! Mi vidis, ke vi kreis la artikolon Esperanta Psikistaro. Chu vi do havas ekzempleron de la libro? Mi nuntempe realigas kompiladon de iuj materialoj, kaj mi bezonus tiun libron. Mi atendas vian reagon. Dankon! Vikiano (diskuto) 20:58, 6 okt. 2016 (UTC)
--Forstbirdo (diskuto) 16:03, 7 okt. 2016 (UTC)
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.