La Usona Nacia SekureckonsilioNacia Sekureckonsilio (angle United States National Security Council, akronime konata NSC) estas usona federacia instanco kiu subtenas la usonan prezidanton en la disvolviĝo, efektivigo kaj kunordigo de la sekureco kaj ekstera politiko de la lando.

Rapidaj faktoj Komenco, Lando(j) ...
Konsilio pri Nacia Sekureco de Usono
United States National Security Council
Thumb
konsilio
konsulta komisiono
registara organizaĵo Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 1947 vd
Lando(j) Usono vd
Sidejo Eisenhower Executive Office Building
Retejo Oficiala retejo
vdr
Fermi
Thumb
Prezidanto Gerald Ford en renkontiĝo kun la Nacia Sekureckonsilio ĉe la Blanka Domo.

Ĝi estas la ĉefforumo de la prezidanto por pripensado de nacia sekureco kaj eksterpolitikaj aferoj kun liaj altrangaj konsilistoj kaj kabinetoficialuloj. Ekde ĝia komenco sub prezidanto Truman, la funkcio de la Konsilio estis konsili kaj helpi la prezidanton kaj kunordigi aferojn de nacia sekureco inter registaragentejoj. La konsilio estis establita en 1947 kaj estas parto de la Plenuma Oficejo de la Prezidanto [1].

Thumb
Prezidanto Ronald Reagan (maldekstre) estas informita de la kunlaborantaro de la Nacia Sekureckonsilio en la situacioĉambro en la Blanka Domo post la bombado de Libio en 1986.

La prezidanto estas prezidanto de la konsilio. Krome, la Vicprezidanto, la Sekretario de Ŝtato, la Sekretario de la Trezorejo, la Sekretario de Defendo kaj la Nacia Sekureckonsilisto estas konstantaj membroj. La prezidanto de la Komitato de la Armeaj Ĉefoj estas la armea konsilisto de la konsilio, dum la direktoro de nacia sekurecservo estas la spionkonsilisto de la konsilio [2].

Ankaŭ la stabestro de la prezidanto, jura konsilisto kaj financa konsilisto kutime partoprenas en la kunvenoj de la konsilio. La Ministro de Justeco kaj la Direktoro de Buĝeto ĉeestas la kunvenojn kiuj rilatas al iliaj respondecaj kampoj.

Vidu ankaŭ

Referencoj

Eksteraj ligiloj

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.