La termino Demokrat-Respublikana Partio aŭ en angla Democratic-Republican Party estas nomo uzata dekomence fare de modernaj politik-fakuloj por la unua usona politika partio nomita "Republican Party" (Respublikana Partio, kiel ĝi nomiĝis tiam), ankaŭ konata kiel Jeffersonian Republicans (Jefersonanaj Respublikanoj). Historiistoj kutime uzas la esprimon "Republican Party" (Respublikana Partio). Ĝi estis la dua politika partio en Usono, kaj estis organizita de la tiama Sekreatrio de Ŝtato Thomas Jefferson kaj de lia amiko kaj samideano James Madison, (tiam funkcianta ĉe la Domo de Reprezentantoj) en 1791-93, por kontraŭi la premon de la Federalista Partio estrata de la Sekretario de la Trezorejo Alexander Hamilton.[1] Tiu nova partio kontrolis la funkciadon de la Prezidenteco kaj de la Kongreso, kaj plej ŝtatojn, el 1801 al 1825. Ekinte en 1791 kiel unu frakcio en la Kongreso, multaj el kies membroj estis kontraŭantoj al la nova Konstitucio, eknomiĝis Respublikanoj en la Dua Usona Kongreso. Oni tiam uzis la nomon Respublikanoj por mencii la Respublikanan Partion de tiu periodo kaj de la unuaj du jardekoj de la 19a jarcento. La Republican Party disiĝis post la usona prezidenta baloto de 1824 en du partioj: nome Demokrata Partio kaj la mallongdaŭra Nacia Respublikana Partio (poste sukcedita de la Partio Whig).

Rapidaj faktoj partio, Komenco ...
Demokrat-Respublikana Partio
Thumb
partio Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 1791 vd
Fino 1825 vd
Antaŭe Anti-Administration Party vd
Poste Demokrata Partio vd
Lando(j) Usono vd
Sidejo Vaŝingtono
Ideologio

Republicanism in the United States agrarismo kontraŭfederismo respublikismo klasika liberalismo civita naciismo

vdr
Fermi
Rapidaj faktoj Democratic-Republican Party, partio ...
Demokrat-Respublikana Partio
Democratic-Republican Party
Thumb
partio
Lando  Usono
Ideologio Republicanism in the United States, agrarismo, kontraŭfederismo, respublikismo, klasika liberalismo, civita naciismo
vdr
Fermi

Notoj

Eksteraj ligiloj

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.