svisa artisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Urs FISCHER (naskiĝis en 1973 en Zuriko) estas svisa plastika artisto. Liaj verkoj kovras malsamajn formatojn, teknikojn kaj subtenojn kiel ekzemple skulptaĵo, instalaĵo, glumozaiko, pentraĵo, fotarto kaj cifereca arto.[1]
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Fischer (apartigilo) |
Urs Fischer | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 2-an de majo 1973 (51-jaraĝa) en Svislando | |
Religio | Scientologio vd | |
Lingvoj | germana vd | |
Ŝtataneco | Svislando vd | |
Profesio | ||
Okupo | skulptisto konceptartisto konstrua desegnisto instalada artisto pentristo desegnisto vidartisto vd | |
Laborkampo | Fotografio vd | |
Aktiva en | Amsterdamo • Zuriko • Nov-Jorko vd | |
Verkado | ||
Verkoj | Baked Master's Basket vd | |
En TTT | Oficiala retejo vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Li komencis sian karieron en fotarta studio en Zuriko kaj poste studis arton en lernejo en Amsterdamo.[1]
En la 1990-aj jaroj, li unuafoje ekspoziciis sian laboron. En 2009, li produktis sian unuan unuopan ekspozicion Urs Fischer: Marguerite de Ponty en la Nova Muzeo de Nuntempa Arto. 2011, li partoprenis la Venecian Bienalon per la instalaĵo de vakskulptaĵo de La rabado de la Sabinulinoj de Giambologna.[2][3]
En 2012, li iĝis la unua vivanta artisto havanta ekspozicion ĉe la Palaco Grassi kaj en 2013, li prezentis retrospektivon en la MOCA, kie li faris intervenojn en la konstruaĵoj de la muzeo kiel ekzemple grandegajn truojn por la kunmeto de sia laboro.[2]
En 2019, en la foiro Art Basel, li elmontris interagan argilan verkon inspiritan de La Kiso de Rodin; En kelkaj el liaj verkoj li kutime revenas al klasikaj artaĵoj kiel ekzemple portretoj, pejzaĝoj, nudoj kaj aĵpentraĵoj, sed li provas ke ili povu esti aktivigataj kun interagado de publiko.[4]
Liaj verkoj estas parto de la kolektoj de muzeoj kiel la MoMA en Novjorko, la Muzeo Whitney de Usona Arto, la Muzeo Jumex en Meksikurbo, inter aliaj.[5]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.