Urbodomo en Porto From Wikipedia, the free encyclopedia
Urbodomo de Porto (Paços do Concelho do Porto) estas la konstruaĵo kiu estas sidejo de la municipo Porto, Portugalio, kies konstruado startis en 1920, laŭ projekto de la arkitekto Correia da Silva.[1]
Urbodomo de Porto | |||
---|---|---|---|
kultura heredo municipa administrejo | |||
Estiĝo | 1957 | ||
Lando | Portugalio vd | ||
Situo | Cedofeita, Santo Ildefonso, Sé, Miragaia, São Nicolau e Vitória | ||
Situanta sur | Square of General Humberto Delgado | ||
Situo | |||
Geografia situo | 41° 9′ 0″ N, 8° 36′ 39″ U (mapo)41.14994722-8.61080278 [+] | ||
| |||
Parto de | Conjunto da Praça da Liberdade, Avenida dos Aliados e Praça do General Humberto Delgado, incluindo a estátua equestre de D. Pedro IV e todos os restantes elementos escultóricos existentes (en) vd | ||
La verkon oni planis ene de la klopodoj por etendo de la urba centro de la urbo, fare de la angla arkitekto Barry Parker aprobita en 1916.[1] Tio rezultis en la etendo norden de la placo Praça da Liberdade, malferme al la Avenuo Aliancanoj kaj al la placo Praça do General Humberto Delgado.[1] Spite la fakton, ke la konstruado startis en 1920, la verkoj por la konstruaĵo suferis nombrajn interrompojn, kaj oni adoptis ŝanĝojn al la dekomenca projekto, fare ĉefe de la arkitekto Carlos João Chambers Ramos.[1] La municipaj servoj instaliĝis en la nova konstruaĵo nur en 1957.[1]
La konstruaĵo havas ses etaĝojn, kelon kaj du internajn kortojn. La centra turo, 70 m alta kun horloĝo de kariljono, estas alirebla per interna ŝtuparo de 180 ŝtupoj. La interno, el marmoro kaj granito, estas riĉe ornamita.[1]
La fasado el granito (elfosita komence de la 20-a jarcento de la ŝtonminejoj de São Gens, en la municipo Matosinhos) estas ornamita per skulptaĵoj de José Sousa Caldas kaj de Henrique Moreira, reprezentantaj aktivecoj ligitaj historie al Porto, kiel estas vitkultivado, industrio kaj navigado.
Antaŭ la konstruaĵo estas statuo de la poeto Almeida Garrett (1799-1854), verko de 1954 de la skulptisto Barata Feio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.