From Wikipedia, the free encyclopedia
La Urbodomo de Lichtenberg estas la sidejo de la Distrikta Oficejo Lichtenberg de Berlino (ekde 1990) kaj estis la centra administracia konstruaĵo de la komunumo Lichtenberg (1898–1907), de la urbo Lichtenberg (1907–1920), de la Grand-Berlina distrikto Lichtenberg (1920–1952) kaj de la orientberlina urbodistrikto Lichtenberg (1952–1990). La novgotika brik-konstruaĵo, konstruita 1896–1898, situas en Möllendorffstraße 6 ne malproksime de urbtrajna kaj metroa stacidomoj Frankfurter Allee. La konstruadon gvidis la komunuma arkitekto Franz Emil Knipping, la vera arkitekto estas nekonata. La baza areo ampleksas ĉirkaŭ 1300 m² kaj formas cirklan sektoron kun forttranĉita pinto.
Urbodomo de Lichtenberg | |||
---|---|---|---|
Rathaus | |||
Bazaj datoj | |||
Konstrustilo | Novgotiko vd | ||
Lando | Germanio vd | ||
Situo | Berlin-Lichtenberg | ||
Situanta sur | Möllendorffstraße | ||
Situo | |||
Geografia situo | 52° 30′ 57″ N, 13° 28′ 47″ O (mapo)52.515813.4797 | ||
| |||
La 9-an de aŭgusto 2019 Esperanto-Ligo Berlino-Brandenburgio komune kun la Muzeo Lichtenberg aprezis la 10-jariĝon de nomdono al la Zamenhofparko per ekspozicio en la Urbodomo de Lichtenberg.
La ekspozicio „10 jaroj Zamenhofparko“ informis pri la historio de la parko prezentanta ankaŭ fotojn el la Muzeo Lichtenberg kaj planojn de la Straßen und Grünflächenamt (Oficejo pri Stratoj kaj Verdaj Areoj) kaj montris aldone, kiel funkciis Esperanto-kulturo en Berlino Lichtenberg en diversaj tempoj pasinte kaj aktuale. La ekspozicio estis malfermita en la Konsilantara Salonego de la urbodomo antaŭ publiko el la distrikto Lichtenberg kaj internaciaj gastoj per salutvorto de la urbestro Michael Grunst kaj enkonduka prelego de la ekspozicia aŭtoro Fritz Wollenberg.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.