Urbo sur monto Magdalensberg
muzeo en Aŭstrio / From Wikipedia, the free encyclopedia
La urbo sur monto Magdalensberg estas elfosaĵo de norika-romia urbo loĝita inter la unua jarcento a.K. kaj la mezo de la unua jarcento p. K. Ĝi troviĝas sur la deklivoj kaj sur la pintebenaĵo de la monto Magdalensberg. Antaŭ kaj en la frua periodo de la romia okupo ĝi estis grava komerca punkto aparte por la norika fero. La setlejo estis forlasita post la konstruo de la romia urbo de Virunum. La plej grava trovaĵo estas la junulo de Magdalensberg.
La nuntempa arkeologia parko etendiĝas je kvar hektaroj kaj la elfositaj ruinoj montras la plej gravajn aspektojn de la tiama setlejo.