seksneŭtrala angla pronomo From Wikipedia, the free encyclopedia
En la gramatiko de la angla lingvo, la termino ununombra they temas pri la uzado de la pronomo they ("ili"), aŭ ties flekciaj aŭ derivitaj formoj, kiel them, their, themself, aŭ themselves, kiel seksneŭtrala homa triapersona pronomo por unu persono. Ĝi kutime okazas kun substantivo de nekonata sekso, kiel jene:
La ununombra uzado de they komencis en la meza angla lingvo, ne pli poste ol la 14-a jarcento, kaj ankoraŭ okazas ofte en la ĉiutaga, parolata moderna angla lingvo. Sed ĝia uzado fariĝis polemika ekde la malfrua 19-a jarcento, kiam gramatikistoj klopodis preskribi seksneŭtralan uzadon de he ("li") anstataŭ they. Pli lastatempe, ĝia uzado en la formala angla denove oftiĝis pro tendenco al seksneŭtrala lingvaĵo.
Kvankam la "ununombra they" referencas unu personon, kiu ordinare estus gramatike ununombra, oni ĉiam uzas ĝin kun plurnombra verba formo. Ĝi havas la samajn flekciajn formojn kiel la plurnombra they (t.e. them, their, theirs, themselves), sed malplimulto da parolantoj diras themself por la ununombra they anstataŭ themselves.
La uzado de they por referenci unu personon restis ofta en la parolata angla dum jarcentoj, malgraŭ la forpreskribaj klopodoj de tradiciaj gramatikistoj. Tia uzado jam okazis en la meza angla de la 14-a jarcento.[1][2]
La ununombra uzado de they estas preskaŭ universala en la parolata angla lingvo. Enketo de la brita nacia tekstaro fare de Jürgen Gerner, eldonita en 1998, konkludis, ke Britaj parolantoj de la angla uzas la ununombran they nedisputeble pli ofte ol la seksneŭtrala he, sendepende de socia klaso, aĝo, sekso, aŭ regiono.[3]
Laŭ la vortaro Merriam-Webster, la pronomo they povas esti uzata "por priparoli nekonatan aŭ nespecifan personon", "por priparoli unuopan personon kies genro estas intence nerivelata" kaj "por priparoli unuopan personon kies genra identeco estas neduuma" [4]
La ununombra they estas ofta pronomo por personoj de neduuma sekso en la angla, kvankam iuj neduumaj homoj uzas he aŭ she, kaj aliaj uzas diversajn neologismojn. Ĝi estas krome rigardata kiel vaste akceptata kaj neofenda pronomo por priskribi homojn, kies pronomoj ankoraŭ ne estas konataj, kiam demandi al ili ne eblas, sed nepre ne kiam iliaj pronomoj estas konataj kaj malsamaj de they.
La ununombra they estas agnoskita kiel vorto de la jaro 2019[5] kaj kiel vorto de la dua jardeko de la dudek-unua jarcento.[6]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.