Unuiĝintaj Ŝtatoj de Eŭropo
hipoteza scenaro de la unuiĝo de Eŭropo kiel ununura suverena ŝtato / From Wikipedia, the free encyclopedia
La termino Unuiĝintaj Ŝtatoj de Eŭropo (UŜE) aŭ ankaŭ "Unuiĝinta Eŭropo" ekde la 19-a jarcento priskribas koncepton survoje al la politika unuiĝo de Eŭropo. Ĝi implicas federaciiĝon de eŭropaj landoj (laŭ malsamaj difinoj) kaj fine estas hipoteza scenaro de la unuiĝo de Eŭropo kiel ununura suverena ŝtato.
Rapidaj faktoj Lando(j) ...
Unuiĝintaj Ŝtatoj de Eŭropo | ||
---|---|---|
influsfero Eŭropa Unio proponita lando politika neologismo proposed administrative territorial entity (en) ![]() ![]() | ||
Lando(j) | Eŭropa Unio vd | |
Fermi
Temas pri politika slogano de la Eŭropa movado, tiu volas esprimi pli fortan eŭropan integriĝon kaj politikan kunlaboron inter la unuopaj nembroŝtatoj de Eŭropa Unio. La termino estas ankaŭ ofte uzata sinonime kun la koncepto konstrui Eŭropan federacian ŝtaton (vidu Eŭropa federaciismo).