Unua egipta dinastio
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Unua dinastio de egiptaj faraonoj estas parto, kune kun la 2a dinastio, de la Arkaika Periodo, al la proksima Abidozo, en la Alta Egiptio.
Unua egipta dinastio | ||
---|---|---|
Dinastio | ||
dinastio de Egiptio | ||
Apero | -3150 vd | |
Fino | -2850 vd | |
Lando | Antikva Egiptio vd | |
Dinastiaj rilatoj | ||
Branĉo de | Frua Dinastia Periodo de Egiptio vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
La periodo koincidas kun la fino de la periodo nomata Nakado 3 kaj trairas ekde la jaro 3100 ĝis 2900 a.K proksimume, kvankam tiu ĉi dinastio varias laŭ la komparitaj kronolgioj en la bibliografiaj fontoj laŭ la metodoj adoptitaj.
La unuaj faraonoj solidigis la unuigon de la Alta kaj Malalta Egiptio sub ilia povo, ekiĝante la historio de la faraona Antikva Egiptio kaj tiel la Unua Dinastio de Egiptio. Malgraŭ la unuiĝo, administre ili restis kiel du lokaj ŝtatoj, origino de la estontaj nomosoj.
La opinio de la plejmulto el la esploristoj kaj egiptologoj estas tiu ke la unua faraono kaj unuiginto de la lando estis Horuso Narmero (poste nomata Menio en la Reĝa Listo de Abidozo kaj la Torin-papiruso, Menes por Manetono, kaj Men aŭ Min por Herodoto).