From Wikipedia, the free encyclopedia
La Unua Hindoĉina Milito estis milito okazinta en Franca Hindoĉinio de la 19-a de decembro 1946, ĝis la 1-a de aŭgusto 1954. Aliaj nomoj por la milito estis Franca Hindoĉina Milito, Kontraŭ-Franca Milito, Franca-Vjetnama Milito, Franca-VjetMinha Milito, Hindoĉina Milito, Malpura Milito en Francio, kaj Kontraŭ-Franca Rezistada Milito en nuntempa Vjetnamio. La milito okazis inter la Franca Ekspedicia Korpuso en Ekstrema Oriento (CEFEO), de Franca Unio estrata de Francio kaj Vjetnama Nacia Armeo subtenata de Imperiestro Bảo Đại unuflanke, kaj la Việt Minh, estrata de Hồ Chí Minh kaj Võ Nguyên Giáp aliflanke. Plejparton de la batalo okazis en Tonkino en Norda Vjetnamio, sed la konflikto disvastiĝis al la tuta lando kaj ankaŭ etendiĝis al la najbaraj protektoratoj de Laoso kaj Kamboĝo de Franca Hindoĉinio.
Unua Hindoĉina Milito | |||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|
Konflikto: Hindoĉinaj militoj de la Malvarma milito | |||||||
Unuo de Fremdula Legio patrolas en areo kontrolita de komunistoj | |||||||
milito | |||||||
| |||||||
Flankoj | |||||||
Franca Unio |
Vjetnama Demokrata Respubliko Pathet Lao [2] Kmeroj Issarak[3] Subtenataj de:[4] | ||||||
Komandantoj | |||||||
(CEFEO)
Vjetnama Nacia Armeo |
Hồ Chí Minh, Võ Nguyên Giáp Souphanouvong | ||||||
Forto | |||||||
Franca Unio: 190,000 Lokaj helpantoj: 55,000 Ŝtato de Vjetnamio: 150,000[5] Totalo: ~400,000 |
125,000 Regulaj, 75,000 Regionaj, 250,000 Popularaj Fortoj/Neregulaj[6] Totalo: 450,000 | ||||||
Perdoj | |||||||
Franca Unio: 75,581 mortintoj, 64,127 vunditoj, 40,000 kaptitoj Ŝtato de Vjetnamio: 419,000 mortintoj, vunditoj aŭ kaptitoj[7] |
Kombinita totalo: 300,000+ mortintoj, 500,000+ vunditoj, 100,000+ kaptitoj Totalo: 900,000+ mortintoj, vunditoj aŭ kaptitoj | ||||||
La francoj reokupis Hindoĉinion post la Dua mondmilito. La teritorio estis parto de Imperio de Japanio antaŭe. La Việt Minh lanĉis ribelon kontraŭ franca aŭtoritato. La unuaj jaroj de la milito implikis malalt-nivelan kamparanan insurekcion kontraŭ franca aŭtoritato. Tamen, post kiam ĉinaj komunistoj atingis la nordan landlimon de vjetnamio en 1949, la konflikto ŝanĝiĝis en konvencian militon inter du armeoj ekipitaj per modernaj armiloj provizitaj de Usono kaj Sovetunio.[8]
Armeoj de Franca Unio konsistis el koloniaj trupoj de la tuta antaŭa imperio (marokaj, alĝeriaj, tuniziaj, laosaj, kamboĝaj, vjetnamaj kaj vjetnamaj etnaj minoritatoj), francaj profesiaj trupoj kaj unuoj de la Fremdula Legio. La uzo de metropolaj rekrutoj estis malpermesita de la registaroj por malebligi ke la milito fariĝu ankoraŭ pli malpopulara hejme. Ĝi estis nomita la "malpura milito" (la sale guerre) de subtenantoj de la maldekstro en Francio kaj de intelektuloj (inkluzive de Sartre) dum la afero Henri Martin en 1950[9][10].
La francoj havis kiel strategion inciti Việt Minhon ataki bone defenditan bazon en fora parto de la lando je la ekstremo de logistika pado. Tiu ĉi strategio estis validita en la Batalo de Nà Sản. La granda problemo de la milito estis la manko de konstru-materialoj (ĉefe betono). Pro la malfacilaĵo de tereno sen vojoj, tankoj ne povis esti uzataj, kaj provizi aerŝirmadon estis malfacile. Tio faris ĝin preskaŭ neeble efektive defendi la areon.
Post la milito, la Ĝeneva Konferenco de la 21-a de julio 1954, faris provizoran partigon de Vjetnamio en la 17-a paralelo. Việt Minh ricevis kontrolon super la nordo, en teritorio nomita Nord-Vjetnamio sub Hồ Chí Minh. La areo sude de la 17-a paralelo fariĝis Sud-Vjetnamio sub imperiestro Bảo Đại. Tio estis farita por malebligi ke Hồ Chí Minh prenu kontrolon super la tuta lando.[11] Jaron poste, Bảo Đại estis detronigita fare de sia ĉefministro, Ngô Đình Diệm, kreante la Vjetnaman respublikon. La rifuzo de Diệm eniri negocadon kun Nord-Vjetnamio pri starigo de tutnacia baloto en 1956, kiel estis sugestite de la Ĝeneva Konferenco, Fine kondukis al denova milito en Sud-Vjetnamio en 1959 - la Dua Hindoĉina Milito.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.