Universitato de Valencio
universitato ĉe Valencio, Hispanio / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Universitato de Valencio (en valencia Universitat de València [univeɾsiˈtad de vaˈlensia]; mallongigita UV), estas publika universitato fondita en la jaro 1499 en Valencio sub la nomo Estudi General (Ĝenerala Studo), kiu estas unu el la plej malnovaj universitatoj en la Valencia Komunumo, kaj tial inter tiuj kun la plej longa tradicio en Hispanio.
Universitato de Valencio | ||
---|---|---|
publika universitato • eldonejo de malfermita aliro • katolika universitato | ||
Informoj | ||
fondodato | 30-a de aprilo 1499 | |
fondinto(j) | Fernando la 2-a de Aragono vd | |
Situo | ||
Geografia situo | 39° 28′ 45″ N, 0° 21′ 33″ U (mapo)39.4790511-0.3590873 | |
lando | Hispanio | |
urbo | Valencio | |
Nombroj | ||
nombro de studentoj | 58 390 vd (stato: 2014) | |
retejo | [<span%20class="official%20website"> Oficiala retejo] | |
Listoj | ||
membro de | ||
• Asocio de Eŭropaj Universitatoj • Reto Vives de Universitatoj • Compostela Group of Universities • Konferenco de la Rektoroj de la Universitatoj de Hispanio • Spanish Association of University Presses • Coalition for Advancing Research Assessment vd | ||
filioj | ||
• Instituto de Física Corpuscular • Institute for Integrative Systems Biology • Desertification Research Centre vd | ||
| ||
| ||
Ĝi estas organizita ĉirkaŭ tri kampusoj situantaj en Blasco Ibañez-strato, Tarongers-strato kaj Burjassot. Ekzistas ankaŭ la universitata lernejo de instruado, kaj aliaj centroj kiel ekzemple ĉe Ontinyent kaj Gandia.
La universitato estas orientita al instruado kaj esplorado en preskaŭ ĉiuj scifakoj. La nuna rektoro estas profesoro María Vicenta Mestre Escrivá, elektita en marto 2018, iĝante la unua virino elektita rektoro de launiversitato.
La universitata biblioteko, kun 1.392.793 volumoj, estas la kvara plej granda universitata biblioteko en Hispanio post la Komplutensa Universitato de Madrido kaj la bibliotekoj de la Universitato de Barcelono kaj la Universitato de Sevilo [1].