Universitato de Saskaĉevano
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Universitato de Saskaĉevano (angle University of Saskatchewan, mallonge U of S) estas la plej granda altlernejo en la kanada provinco Saskaĉevano. Ĝi situas sur la orienta bordo de la Sud-Saskaĉevana rivero, en la urbo Saskatuno. La Leĝon pri la Universitato de Saskaĉevano (University of Saskatchewan Act), per kiu fondiĝis la provinca universitato, akceptis la Leĝdona Asembleo de Saskaĉevano la 3-an de aprilo 1907 "for the purpose of providing facilities for higher education in all its branches and enabling all persons without regard to race, creed or religion to take the fullest advantage" [por provizi altlernejajn instancojn en ĉiuj branĉoj kaj ebligi al ĉiuj persono - senkonsidere al raso, kredoj aŭ religio - havi plenajn avantaĝojn].[1][2] La Universitato festas la centjariĝon de sia fondado en 2007.