![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/3/32/University_of_Otago_Logo.jpg/640px-University_of_Otago_Logo.jpg&w=640&q=50)
Universitato de Otago
universitato ĉe Otago, Nov-Zelando / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Universitato de Otago (angle University of Otago; maorie Te Whare Wānanga o Otāgo) estas universitato en Dunedin, Novzelando, nome la plej aĝa en la lando. Ĝi havis ĉirkaŭ 21,000 studentojn dum 2011.
La universitato havas la plej altan averaĝe enketokvaliton en Novzelando kaj estas dua nur post la Universitato de Auckland laŭ nombro de akademiaj sciencistoj dungitaj.[1] Ĝi estis pinte en la taksado fare de la ŝtata evaluado en 2006.[2]
Fondita en 1869 de komitato inkludanta Thomas Burns,[3] la universitato malfermiĝis en julio de 1871. Ties moto estas "Sapere aude" ("Kuraĝi saĝuli"). (La Universitato de Novzelando sekve adoptis la saman moton.) El 1874 al 1961 la Universitato de Otago estis parto de la Universitato de Novzelando, kaj faris gradojn je ties nomo.
Otago estas konata pro sia studenta vivo, partikulare de kunloĝantoj en etaĝoj, kiuj estas ofte en malnovaj sub-standardaj hejmoj. La kromnomo scarfie derivas el kutimo vesti skarpoj dum la malvarmaj sudaj vintroj.[4]