Universitato de Malago
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Universitato de Malago (hispane Universidad de Málaga aŭ, laŭ siaj sigloj, UMA), estas institucio de supera instruado kaj publika posedo fondita en 1972. En ĝi studas pli ol 36 000 studentoj kaj laboras ĉirkaŭ 2 400 profesoroj, kaj oni proponas 62 titoligojn de grado kaj 120 de postgrado, nome programoj de doktoriĝo, majstro-diplomoj kaj propraj titoloj. La instruado okazas en 21 centroj fare de profesoroj el 81 departementoj.[1]
Rapidaj faktoj Informoj, fondodato ...
Universitato de Malago | ||
---|---|---|
publika universitato eldonejo de malfermita aliro | ||
Informoj | ||
fondodato | 1972 | |
Situo | ||
Geografia situo | 36° 43′ 12″ N, 4° 24′ 58″ U (mapo)36.72-4.41611 | |
lando | Hispanio | |
retejo | Oficiala retpaĝaro [+] | |
Listoj | ||
membro de | ||
| ||
| ||
| ||
Fermi
La pleja majoritato de la instruado fariĝas ĉe du kampusoj en la ĉefurbo, sed estas ankaŭ proponoj en centroj dise en la urba kerno, same kiel en Arundo kaj Antequera.