From Wikipedia, the free encyclopedia
La Universitato de Leono (hispane Universidad de León (ULE)) estas publika universitato kun sidejo en la urbo Leono, (Hispanio), kun aldona kampuso en Ponferrada.
Universitato de Leono | ||
---|---|---|
publika universitato eldonejo de malfermita aliro | ||
moto | Universitas legionensis | |
Informoj | ||
fondodato | 1979 | |
speco | Publika | |
Situo | ||
Geografia situo | 42° 36′ 44″ N, 5° 33′ 37″ U (mapo)42.6121-5.56022 | |
lando | Hispanio | |
retejo | Oficiala retpaĝaro [+] | |
Listoj | ||
membro de | ||
vd | ||
| ||
| ||
La ĝermo de la universitato estis el 1843, kiam oni kreis la porintruistan Escuela Normal de Maestros aŭ Seminario de Maestros de Instrucción Pública kaj la suban lernejon pri Veterinario, fondita en 1852, kio metis la bazojn de la estonta leona universitato. Ĝi estis formale fondita en 1979 kiel disiĝo disde la Universitato de Oviedo, el diversaj Altlernejoj kaj Fakultatoj kiuj, dependaj de tiu, ekzistis delonge aŭ de mallonge en la urbo Leono.
Dum la lastaj jaroj la universitato subskribis gravajn interkonsentojn de kunlaborado, inter kiuj elstaras kun la Universitato de Vaŝingtonio, kiu ebligis la instaladon en Leono de la dua eŭropa sidejo de tiu universitato por la lernado de la hispana, kun kapacito por 500 lernantoj, kaj kun la Universitato de Ksiangtan, kiu ebligis la establadon en la urbo de la Instituto Konfuceo.
Laboras en la universitato 950 profesoroj kiuj atentas pri 12 643 studentoj. La Universitato de Leono enhavas ok fakultatojn (pri Veterinario, Biologiaj kaj Mediaj Sciencoj, Edukado, Juro, Filozofio kaj Beletroj kaj Laborsciencoj inter aliaj), ses altlernejojn kaj du aldonitajn privatajn centrojn distribuitajn inter la kampusoj de la bieno Vegazana kaj de la urbo Ponferrada.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.