![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/d/d6/Shirazu_admin.jpg/640px-Shirazu_admin.jpg&w=640&q=50)
Universitato de Ŝirazo
universitato en Ŝirazo, Irano / From Wikipedia, the free encyclopedia
Universitato de Ŝirazo aŭ Ŝiraza Universitato (perse دانشگاه شیراز: Daneŝgah-e-Ŝirāz, antaŭe nomita kiel Pahlavia Universitato دانشگاه پهلوی Daneŝgah-e Pahlavi) estas publika/ŝtata universitato troviĝanta en urbo Ŝirazo, Farso, Irano, establita en 1946. Estanta unu el la plej fruaj kaj plej prestiĝaj universitatoj modernaj en Irano, en la rangotabelo de iranaj universitatoj bazita sur scienca produktado, Ŝiraza Universitato estas enlistigita inter la plej superaj tri esplor-orientitaj universitatoj en la lando. En la unua raporto de rangigado de la ŝtataj universitatoj kaj inter preskaŭ 70 universitatoj kaj alt-edukadaj institutoj, Ŝiraza Universitato estas rigardita kiel unua-nivela universitato.
Universitato de Ŝirazo | ||
---|---|---|
![]() | ||
publika universitato konstruaĵo ![]() | ||
moto | خرد، کوشش (malnova) Saĝeco, Klopodo دارالعلم در دارالعلم | |
Informoj | ||
fondodato | 1954 | |
Geografia situo | 29° 38′ 23″ N, 52° 31′ 36″ O (mapo)29.63974166666752.52675 | |
lando | Irano | |
retejo | Oficiala retpaĝaro [+] | |
Listoj | ||
membro de | ||
| ||
filioj | ||
| ||
| ||
La Universitato de Ŝirazo iniciatis la establon de doktorigaj programoj en Irano. Nuntempe kaj post apartigo de medicinaj universitatoj disde universitatoj sub la Ministerio pri Scienco, Esplorado kaj Teknologio la universitato havas pli ol 20 000 studentoj, kun 200 bakalaŭraj programoj (B.A., B.Sc.), 300 magistraj programoj (M.A., M.Sc.), Unu profesi-grada programo (Doktorigo pri Veterinara Medicino aŭ DVM) kaj 150 doktorigaj (Ph.D) programoj.