Universitato Reĝo Saud (arabe جامعة الملك سعود, Ĝāmiʿa al-malik Saʿūd, angle King Saud University (KSU)) estas publika universitato en Riado, Sauda Arabio, kiu estis fondita en 1957 de Saud, reĝo de Saud-Arabio sub la nomo "Riyadh University" kaj estis la unua universitato en la lando kiu ne estas pure religia universitato [1]. La universitato estis fondita por renkonti la postulon je spertaj profesiuloj en Saud-Arabio. En 1982, la nomo de la institucio estis ŝanĝita al "Universitato Reĝo Saud" [2].

Rapidaj faktoj moto, Informoj ...
Universitato Reĝo Saud
universitato
esplora institucio
esplora institucio
esplora institucio
esplora institucio
esplora institucio
esplora institucio
esplora institucio
konstruaĵo
esplora institucio
esplora institucio
esplora institucio
esplora institucio Redakti la valoron en Wikidata
moto arabe ريادة وتميز
Gvidado kaj Plejboneco

arabe اقْرَأْ بِاسْمِ رَبِّكَ الَّذِي خَلَقَ
Kriu, en la nomo de Dio,
kiu kreis vin! (Korano 96:1)

Informoj
fondodato 1957
fondinto(j) Saud bin Abdul-Aziz Al Saud vd
Situo
Geografia situo 24° 43′ 19″ N, 46° 37′ 37″ O (mapo)24.72246.627
lando Sauda Arabio
Nombroj
nombro de studentoj 61 412 vd (stato: 2013)
retejo Oficiala retpaĝaro [+]
Listoj
membro de
vd
filioj
vd
Universitato Reĝo Saud (Sauda Arabio)
Universitato Reĝo Saud (Sauda Arabio)
DEC
Universitato Reĝo Saud
vdr
Fermi

Universitato Reĝo Saud havas proksimume 35,000 virajn kaj inajn studentojn. La universitato havas kursojn pri natursciencoj, homscienco kaj profesia trejnado, ĉio sen iuj ajn instrukotizoj [3]. La instrulingvo en la universitato estas la angla, krom islamaj kaj arabaj klasoj.

Historio

En 1981, la Universitato de Riado festis sian 25-an datrevenon kaj estis renomita la Universitato Reĝo Saud, en honoro de ĝia fondinto, per ordono de Reĝo Ĥalid. La Universitathospitalo nomita laŭ Reĝo Ĥalid estis inaŭgurita en la sama jaro. En 1983, la Lernejo de Komputilo kaj Informaj Sciencoj kaj la Lernejo de Arkitekturo kaj Planado estis fonditaj. En 1990 fondiĝis la Instituto pri Lingvoj kaj Tradukado, instituto, kiu kvar jarojn poste iĝis lingvo kaj traduklernejo. En 1996, la Konsilio por Alteduko en la Universitato decidis pri la fundamento de la Centro por Konsilado kaj Esplorado nomita laŭ reĝo Abdullah. En 1997, la Scienca Lernejo estis malfermita sur la Al-Qassim-kampuso. En 2003, la Al-Qassim-kampuso de la universitato iĝis sendependa akademia institucio.

Rangigo

En 2013, Universitato Reĝo Saud estis vicigita 151-200 en la mondo en akademia rangotabelo de universitatoj en la mondo, en la azia kontinento la universitato estis vicigita 17-a kaj en la araba mondo en la unua loko. En la QS-rangotabelo de universitatoj en la mondo por 2013, la universitato estis vicigita 253-a en la mondo, 33-a en Azio kaj unua en la araba mondo.

Referencoj

Eksteraj ligiloj

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.