Universitato Miami
publika esplora universitato en Oksfordo, Ohio, Usono / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Universitato Miami (angle Miami University, ankaŭ neformale konata kiel la Miami of Ohio aŭ simple Miami) estas parte ŝtata universitato en Oksfordo, 50 km nordokcidente de Cincinnati en la usona ŝtato Ohio. La universitato ankaŭ havas kampusojn en Hamilton, Middletown kaj West Chester, ĉio en Ohio, kaj en Luksemburgio en Eŭropo. Ĝi apartenas al la tre alte rangigitaj universitatoj de Publika Hedero laŭ kvalito [2][3].
Universitato Miami | ||
---|---|---|
publika esplorada universitato • publika eduka institucio en Usono | ||
moto | latine Prodesse Quam Conspici Por profiti sen esti evidenta [1] | |
Informoj | ||
fondodato | 1809 | |
Situo | ||
Geografia situo | 39° 30′ 43″ N, 84° 44′ 5″ U (mapo)39.511905-84.734674 | |
lando | Usono | |
urbo | Oksfordo | |
adreso | 501 East High St, Oxford, OH 45056 | |
poŝtkodo | 45056 | |
Nombroj | ||
nombro de studentoj | 18 880 vd (stato: septembro 2020) | |
retejo | [<span%20class="official%20website"> Oficiala retejo] | |
Listoj | ||
membro de | ||
• Nacia Universitata Atleta Asocio • Mez-Usona Konferenco • National Collegiate Hockey Conference • Association of American Colleges and Universities • American Council on Education • National Humanities Alliance • Open Education Network • Association of Public and Land-grant Universities • Centro por Esploradaj Bibliotekoj • Scholarly Publishing and Academic Resources Coalition vd | ||
filioj | ||
• Miami University Middletown • Miami University Hamilton • Miami University’s Voice of America Learning Center vd | ||
| ||
Ĝi estis fondita en 1809, sed la tereno por la unua kampuso ricevis kiel "terkoncesio" fare de la Kongreso al George Vaŝingtono en 1792 - kiel la sepa publika universitato en la lando [4]. La unua rektoro, George Hamilton Bishop, planis la institucion kiel la "Yale de la Okcidento".
En miama universitato, ekzistis 16,329 studentoj kaj 1,272 akademia kunlaborantaro en 2006. [ bezonas citaĵon ] Instruadkotizoj en la sama jaro nombris 10,502 usonajn dolarojn por lokaj studentoj registritaj en la stato de Ohio. [ bezonas referencon ]
La studoj estas ofertitaj ĝis doktora nivelo [5][6]. La komerca edukado havas la plej altan rangon inter ĉiuj ofertaĵoj