Universitato Ksavero
katolika universitato ĉe Cincinnati, Ohio, Usono / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Universitato Ksavero (angle Xavier University, prononco / ˈ z eɪ v j ər / ZAY -vyure) estas privata katolika universitato en Cincinnati en la ŝtato Ohio, Usono [1][2].
Universitato Ksavero | |||||
---|---|---|---|---|---|
Unu el la studentaj loĝejoj de la universitato | |||||
universitato • privata neprofitcela lernejo | |||||
moto | Vidit Mirabilia Magna Ad Majorem Dei Gloriam Li vidis grandajn mirindaĵojn | ||||
Informoj | |||||
fondodato | 17-a de oktobro 1831 | ||||
Situo | |||||
Geografia situo | 39° 8′ 59″ N, 84° 28′ 25″ U (mapo)39.149648-84.473702 | ||||
lando | Usono | ||||
adreso | 3800 Victory Parkway, Cincinnati, OH, 45207-1092 | ||||
poŝtkodo | 45207-1092 | ||||
Nombroj | |||||
nombro de studentoj | 7 061 vd (stato: septembro 2020) | ||||
retejo | [<span%20class="official%20website"> Oficiala retejo] | ||||
Listoj | |||||
membro de | |||||
• Big East Conference • North Central Association of Colleges and Schools • Asocio de Jezuitaj Universitatoj kaj Fakultatoj vd | |||||
filiita al | |||||
• Asocio de Jezuitaj Universitatoj kaj Fakultatoj vd | |||||
| |||||
| |||||
| |||||
La universitato estis fondita en 1831 de la jezuita ordeno. Ĝi estas la kvara plej malnova jezuita universitato kaj la sesa plej malnova katolika universitato en Usono. Ĝi estas unu el 28 membroj de la Asocio de Jezuitaj Kolegioj kaj Universitatoj [3].
Universitato Ksavero estas ĉefe studenta, liberalarta institucio. Ĝi disponigas edukon en la jezuita tradicio, kiu emfazas lernadon per socialservo, interfakaj kursoj kaj la engaĝiĝo de kredo, teologio, filozofio kaj etikstudoj.
En la universitato ekzistis 6,666 studentoj kaj 601 akademia kunlaborantaro en 2006, kun instrukotizoj sumiĝantaj al USUS$ 23,800. Studoj estas ofertitaj ĝis doktora nivelo [4].