From Wikipedia, the free encyclopedia
La Nacia Universitato de Kolombio aŭ en hispana Universidad Nacional de Colombia (UNAL) estas publika universitato aŭtonoma de Kolombio.[1] Ĝi stariĝis per leĝo en 1867 fare de la Kongreso de Kolombio.[2] Ties influo, grando kaj kapablo priserĉada konvertigis ĝin en la universitato plej granda kaj plej grava de la lando. La universitato estas la dua kun plej granda studenta loĝantaro post la Universidad Nacional Abierta y a Distancia[3][4] krom havi la plej prestiĝan akademion de Kolombio laŭ la QS World University Rankings.
Universidad Nacional de Colombia | ||
---|---|---|
publika universitato eldonejo de malfermita aliro | ||
moto | Inter Aulas Academiæ Quære Verum Serĉu la veron en la ĉambroj de la akademio | |
Informoj | ||
fondodato | 22-a de septembro de 1867. | |
speco | Publika, nacia | |
Situo | ||
Geografia situo | 4° 38′ 8″ N, 74° 4′ 58″ U (mapo)4.6355555555556-74.082777777778 | |
lando | Kolombio | |
urbo | Bogoto | |
adreso | Av. Carrera 30 No. 45-03 | |
Estraro | ||
Ph.D | Ignacio Mantilla Prada (Rektoro) | |
Nombroj | ||
nombro de studentoj | 51.374 | |
Diversaĵoj | ||
retejo | Oficiala retpaĝaro [+] | |
Listoj | ||
membro de | ||
vd | ||
filioj | ||
vd | ||
| ||
Ties ĉefa sidejo estas situanta en la urbo Bogoto kaj havas sidejojn en Medellín, Manizales, Palmira, kaj kromajn sidejojn sedes de presencia nacional en Arauca, Leticia, Tumaco kaj Sankta Andreo. Ties studenta loĝantaro ascendas al 49 890 studentoj, el kiuj 41 340 estas nelicenciigitaj kaj 8 550 postlicenciigitaj,[5] kaj tiele ĝi estas la kolombia altlernejaro kun plej granda nombro de studentoj.[6] La Universidad Nacional enhavas totalon de 2916 profesoroj, el kiuj la 37% estas doktoriĝintaj, la resto en diversaj rangoj.[5] Ĝi havas la plej altan procentaĵon de priserĉado realigita en Kolombio.[7]
La universitato havas 94 programojn de antaŭgrado, 97 specializaĵojn, 38 medicinajn kaj dentokuracajn specializaĵojn, 148 de magistreco kaj 54 de doktoriĝo distribuitaj en siaj 8 sidejoj.[5] Estas membro de la Asociación Colombiana de Universidades (ASCUN),[8] la Asociación Universitaria Iberoamericana de Postgrado (AUIP)[9] kaj de la reto iberamerika de universitatoj Universia.[10] La 9a de aprilo de 2010 la Consejo Nacional de Acreditación (CNA, certiga nacia konsilio), de la Ministerio de Eduko, donis al la Nacia Universitato la Institucian Kreditigilon por 10 jaroj, en ĉiuj ties sidejoj, kaj tiele estante kun la Universitato de Antiokio la ununuraj kiuj akiris tiun agnoskon.[11]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.