prozpoemo de Arturo Rimbaud From Wikipedia, the free encyclopedia
Une saison en enfer ("Sezono en infero") estas kolekto de prozpoemoj de Arthur Rimbaud, publikigita liapage en oktobro 1873 ĉe Alliance typographique (M.-J. Poot kaj kompanio), 37 rue aux Choux, en Bruselo (Belgio).
Une saison en enfer | |
---|---|
poezio | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Arthur Rimbaud |
Lingvoj | |
Lingvo | franca lingvo |
Eldonado | |
Eldondato | 1873 |
Ĝenro | poezio • proza poemo |
Ĝi estas la nura verko publikigita de Rimbaud persone kaj eĉ, pro la malampleksa disvastigo de lia verkaro kaj posta abandono de literaturo, oni supozas, ke li verkis ĝin por si mem. Li turnis sin al angla presisto por publikigi cent ekzemplerojn de kiuj li disdonis ĉirkaŭ ses inter amikoj (inter kiuj Verlaine) kaj la cetero restis en la kelo de la eldonejo, kie trovis ĝin komence de la 20-a jarcento franca kritikisto.
Kritikistoj kutime asertas, ke la halucina tono de la tekstoj rilatas al konsumado de haŝiŝo kaj eĉ de opio. Estas forta kontrasto inter la halucina nivelo de la dua ĉapitro, nome Mauvais sang (Malbona sango), kaj ajna poemo de Rimbaud, eĉ en tiuj derivitaj de la haŝiŝkonsumado. La tria ĉapitro, nome Nuit de l'Enfer (Infera nokto), montras pli rafinitan sentemon. La du partoj de la kvara ĉapitro celas personajn kaj profesiajn konfesojn. Finfine (estante nur 19-jaraĝa), Rimbaud ekpensas pri estonteco; la enkonduka ĉapitro kongruas tiukadre.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.