Undino
From Wikipedia, the free encyclopedia
Undino[1] (el la latina unda, do ondo) estas duondia elementa fantomo en formo de belulino, akvofeino. Ŝi sopiras la unuiĝon kun ulo por atingi animon nemortontan punonte malfidelecon permorte. La historio rakontatas ankaŭ ĉe Paracelsus. Ekde la fabela novelo Undine de Friedrich de la Motte Fouqué de 1811 Undino estas nikso. Operojn ĉi prie verkis E.T.A. Hoffmann en 1816 kaj Albert Lortzing en 1845, dramon Jean Giraudoux en 1939.
Rapidaj faktoj klaso de mitaj estaĵoj, Informoj ...
Fermi
Origine tiu ĉi figuro devenas el la sagao de la kavalirdinastio Staufenberg de ĉe Supra Rejnlando kaj konserviĝis en poemo de ĉ. 1320. Adaptitis la enhavo plurfoje.
La asteroido 92 Undino nomiĝis por ŝi.