Apiacoj
familio de plantoj / From Wikipedia, the free encyclopedia
La apiacoj[2] (latine Apiaceae) estas planta familio el la dukotiledonaj angiospermoj. Tiu familio apartenas al la ordo apialoj (Apiales). Ĝi enhavas ĉirkaŭ 420 genrojn kaj pli ol 3250 speciojn[1],[3]. Ĝia tipa genro estas apio[2].
Pliaj informoj Kiel legi la taksonomion, Biologia klasado ...
Apiacoj | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
apio Apium L. | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||||
Fermi
Tiu familio havas umbelojn, ombrelosimilajn florarojn, tial la alternativa nomo estas umbeliferoj (Umbeliferae). Ĝiaj tigoj estas kavaj kaj ekipitaj per kanaloj sekreciantaj rezinojn kaj bonodorajn esencojn. Laŭ la genro la radiko estas pivota, rizoma aŭ tubera.