Apio (genro)
From Wikipedia, the free encyclopedia
Apio (latine Apium) estas genro de la apiacoj, umbeliferacoj (Umbelliferae aŭ Apiaceae). La genro havas proksimume dudek speciojn, kiuj troviĝas mondvaste en mezvarmaj zonoj, ĉefe sur la norda hemisfero. En la tropikoj specioj troviĝas en montaroj.
Pliaj informoj Kiel legi la taksonomion, Biologia klasado ...
Apio | ||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Apium graveolens var. rapaceum | ||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||
| ||||||||||
Apio Apium L. | ||||||||||
vidu tekston | ||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||
Fermi
La specioj de ĉi tiu genro povas esti unu, du- aŭ plurjaraj. La plantoj havas disajn, simplajn plumhavajn foliojn kaj umbelojn kun verdablankaj floroj.