From Wikipedia, the free encyclopedia
Umán estas unu el la 106 komunumoj de la meksika subŝtato Yucatán, kiu estas unu el la tri meksikaj subŝtatoj sur la duoninsulo Jukatano. La ĉefurbo de la komunumo estas la samnoma Umán. La komunumo estas parto de la regiono 6 "Influencia Metropolitana". Tiu regiono de Yucatán estas la regiono kun plej multaj loĝantoj. Ĝi limas norde al la Meksika Golfo, okcidente al la regiono 7 "Litoral Oriente kaj oriente al la regionoj 3,4 kaj 5. Sude ĝi limas al la regiono 8 "Sur Poniente". Norde ĝi limas al la komunumo Ucú kaj Mérida, oriente al la komunumo Mérida kaj Abalá, sude al la komunumo Abalá kaj Kopomá kaj okcidente al Kopomá, Chocholá, Samahil kaj Hunucmá. La kodnumero de la komunumo laŭ la INEGI, do laŭ la nacia geografia instituto estas 31101.
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Uman. |
Umán | |||
---|---|---|---|
municipo de Meksiko vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Statuso | Komunumo | ||
Lando | Meksiko | ||
Ŝtato | Yucatán | ||
Poŝtkodo | 97390–97395 | ||
Telefonkodo | 998 | ||
Kodo laŭ INEGI | 31 101 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Politiko | |||
Urbestro | William Manuel Quintal López | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 53 268 | ||
Loĝdenso | 158 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 20° 51′ N, 89° 46′ U (mapo)20.85-89.766666666667 [+] | ||
Alto | 11 m | ||
Areo | 434,3 km² (43 430 ha) | ||
Horzono | UTC -6 | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Umán Municipality [+] | |||
La komunumo havis en 2005 (lasta popolnombrado de la INEGI) 53268 loĝantojn. El tiuj estis 26696 viroj kaj 26572 virinoj. La komunumo havas surfacon de 434,3 km². La meza alteco (de la ĉefurbo) estas 11 metroj super la marnivelo.
En la komunumo jare falas averaĝe 65,7 mm/m2 de precipitaĵo. La averaĝa jara temperaturo estas 26,7 °C. Ĝenerale la klimato estas varma kaj duonhumeda. La pluva sezono ĝenerale komencas fine de majo kaj ĝi daŭras ĝis oktobro. Plej malvarmaj monatoj estas januaro kaj decembro kaj plej varmaj monatoj estas julio kaj aŭgusto.
En la jaro 2000 (laŭ INEGI) en la komunumo vivis 32367 personoj pli aĝaj ol 15 jaroj. El tiuj 28855 scipovis legi kaj skribi kaj 3492 personoj estis analfabetoj. Do 10,79% de la personoj pli aĝaj ol 15 en la komunumo estis analfabetoj.
En la jaro 2000 en la komunumo vivis 49145 personoj, pli aĝaj ol 5 jaroj. El tiuj 12862 personoj sciis paroli indiĝenan lingvon. Tio signifas ke 26,2% de la loĝantaro en la koncerna jaro sciis paroli indiĝenan lingvon. La ĉefa indiĝena lingvo en Yucatán estas la jukatana majaa lingvo, ankaŭ nomita Majatano.
Laŭ la kalkulo en la jaro 2000 inter la loĝantaro pli aĝa ol 5 la plimulto estis katolikoj (37.093 loĝantoj). Al aliaj religioj apartenis 6.526 homoj el la sama aĝgrupo.
Fontoj: Statistikoj de la INEGI: Conteo de Población y Vivienda 2005 k. a., (hispane: popol- kaj loĝejnombrado).
La komunumo apartenas al la dua federacia balotdistrikto kaj al la sepa loka balotdistrikto. La nuna komunuma prezidanto estas William Manuel Quintal López.
Sekvas listo kronologia listo de la komunumaj prezidantoj ekde la jaro 1941:
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.