Hunucmá estas unu el la 106 komunumoj de la meksika subŝtato Yucatán, kiu estas unu el la tri meksikaj subŝtatoj sur la duoninsulo Jukatano. La ĉefurbo de la komunumo estas la samnoma Hunucmá. La komunumo estas parto de la regiono 6 "Influencia Metropolitana". Tiu regiono de Yucatán estas la regiono kun plej multaj loĝantoj. Ĝi limas norde al la Meksika Golfo, okcidente al la regiono 7 "Litoral Oriente kaj oriente al la regionoj 3,4 kaj 5. Sude ĝi limas al la regiono 8 "Sur Poniente". La kodnumero de la komunumo laŭ la INEGI, do laŭ la nacia geografia instituto estas 31038.

La situo de la regiono 6 en Yucatán
Rapidaj faktoj Administrado, Statuso ...
Hunucmá
municipo de Meksiko Redakti la valoron en Wikidata vd

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso Komunumo
Lando Meksiko
Ŝtato Yucatán
Poŝtkodo 97350, 97355
Kodo laŭ INEGI 31 038
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 28 100
Loĝdenso 39 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 21° 4′ N, 90° 0′ U (mapo)21.066666666667-90 [+]
Alto 8 m
Areo 599,1 km² (59 910 ha)
Horzono UTC -6
Hunucmá (Jukatanio)
Hunucmá (Jukatanio)
DEC
Situo de Hunucmá
Hunucmá (Meksiko)
Hunucmá (Meksiko)
DEC
Situo de Hunucmá

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Hunucmá Municipality [+]
vdr
Fermi

Geografio

La komunumo havis en 2005 (lasta popolnombrado de la INEGI) 28100 loĝantojn. El tiuj estis 14093 viroj kaj 14007 virinoj. La komunumo havas surfacon de 599,1 km². La meza alteco (de la ĉefurbo) estas 8 metroj super la marnivelo.

Klimato

En la komunumo jare falas averaĝe 30,8 mm/m2 de precipitaĵo. La averaĝa jara temperaturo estas 26 °C. Ĝenerale la klimato estas varma kaj duonhumeda. La pluva sezono ĝenerale komencas fine de majo kaj ĝi daŭras ĝis oktobro. Plej malvarmaj monatoj estas januaro kaj decembro kaj plej varmaj monatoj estas julio kaj aŭgusto.

Sociogeografio

En la jaro 2000 (laŭ INEGI) en la komunumo vivis 16618 personoj pli aĝaj ol 15 jaroj. El tiuj 13849 scipovis legi kaj skribi kaj 2751 personoj estis analfabetoj. Do 16,55% de la personoj pli aĝaj ol 15 en la komunumo estis analfabetoj.

En la jaro 2000 en la komunumo vivis 25979 personoj, pli aĝaj ol 5 jaroj. El tiuj 7494 personoj sciis paroli indiĝenan lingvon. Tio signifas ke 28,8% de la loĝantaro en la koncerna jaro sciis paroli indiĝenan lingvon. La ĉefa indiĝena lingvo en Yucatán estas la jukatana majaa lingvo, ankaŭ nomita Majatano.

Fontoj: Statistikoj de la INEGI: Conteo de Población y Vivienda 2005 k. a., (hispane: popol- kaj loĝejnombrado).

Eksteraj ligiloj

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.