From Wikipedia, the free encyclopedia
Ukronio estas literatura, kaj kinarta ĝenro sed ankaŭ filozofia fako. Ukroniaj rakontoj okazas en realeca medio kiu daŭre fidelas la konitan Historion sed la aŭtoro arbitre almiksigas unu trafan ŝanĝon en la sinsekvo de la eventoj kies konsekvencoj tute modifos la rakonton. La verkisto do reskribas historion baze de vera historia fundamento. Kiel, kial kaj kiam la disiĝo inter vera historio kaj imaga rakonto (t.n. la «diverĝa punkto») okazas do determinas la tutan intrigon.
Ukronia literaturo metas demandon: «Kio okazus se Historio disvolviĝis malsame?». Sub tiu rigardo, Ukronio estas tre maljuna ĝenro, ĉieestanta en filozofio. La plej frua ekzemplo de ukronio aperas en la verko de Tito Livio (59 a.K.-17 p.K.), Historio de Romo ekde ĝia fondiĝo. En livro 9, sekcio 17-19, Tito Livio pripensas la eblecon ke Aleksandro la Granda decidu ekspansii la imperion de sia patro okcidenten anstataŭ orienten kaj sturmataki Romon en la 4-a jarcento a.K.. Lia ĉefa demando estas: «Kio estus la rezulto se Romo militis kontraŭ Aleksandro?»
La epopea romano Tirant lo Blanc (Tiran, La blanka), kiu estis verkita kiam la memoro pri la falo de Konstantinopolo al la Otomana Imperio daŭre estis freŝa kaj traŭmata ĉe kristana Eŭropo, rakontas la rakonton de la kuraĝa kavaliro, La Blanka Tirano, kiu atingas la restaĵojn de la batalpreta Bizanca Imperio, iĝas supera duko kaj komandanto de ĝiaj armeoj, kaj sukcesas fuĝi de la invada otomana armeo de Mahmet la 2-a, tiel savante la grandurbon de islama konkero, kaj eĉ postkurante la turkojn profunde en landojn, kiujn ili antaŭe konkeris.
La unua verko plene ukronia certe estas romano de Louis Napoléon Geoffroy-Château, Napoléon et la conquête du monde, 1812-1832 (1836) (Napoleono kaj la militakirado de la mondo, 1812-1832) ankaŭ konita sub la titolo Napoléon apocryphe (Apokrifa Napoleono). En la libro, Geoffroy-Château postulas ke Napoleono fuĝis el Moskvo antaŭ la fama vintro 1812. Li tiel havis sufiĉe da militfortoj por invadi la mondon.
La ĝenro ukronio konservas firmajn rilatojn kun sciencfikcio, kvankam ĝi ne nepre okazas en la estonteco. Kiam ukronio ankaŭ alpaŝas temojn kiel tempovojaĝo en kiu, dank'al teknikaj rimedoj, eblas vojaĝi estintecen por modifi la sinsekvon de eventoj, ĝi definitive kunfandiĝas kun sciencfikcio.
Ukronio estas neologismo elfarita baze de la vorto Utopio (Loko kiu ne ekzistas). Ukronio (el la greka οὐ/u = ne, kaj χρόνος/chronos = tempo) do volas diri «tempo kiu ne ekzistas».
La vorton kreis la franca filozofo Charles Renouvier, en 1876, kun la libro Uchronie (l'utopie dans l'histoire) : esquisse historique apocryphe du développement de la civilisation européenne tel qu'il n'a pas été, tel qu'il aurait pu être (Ukronio (utopio en historio) : historia apokrifa skizo de l'evoluo de la eŭropa civilizacio tia kia ĝi ne estis, tia kia ĝi povus esti)..
Ankaŭ aŭditaj estas la esprimoj Alihistorio aŭ Alternativa historio rekte el la angla Alternate history. Fakte, Alternativa historio estas pli uzita en ĝermandevenaj lingvoj kaj ukronio en latindevenaj lingvoj. En esperanto, ambaŭ esprimoj estas akcepteblaj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.