![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/8/82/Map_of_Russian_time_zones_%25282020%2529_-_without_Crimea.svg/langeo-640px-Map_of_Russian_time_zones_%25282020%2529_-_without_Crimea.svg.png&w=640&q=50)
UTC+12:00
From Wikipedia, the free encyclopedia
UTC+12 estas horzono en kelkaj landoj kiu havas tempodiferencon de dek du horoj al la Universala Tempo Kunordigita. Oriente limas la internacia datlinio.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/d/d0/Timezones2011_UTC%2B12.png/640px-Timezones2011_UTC%2B12.png)
Interalie, tiu tempo en Norda Azio kiel "Magadana tempo" uzatas kiel norma tempo (tutjare)
- en la Ĉukotka aŭtonoma distrikto,
- en la orienta parto de Jakutio,
- en la Magadana provinco,
- en la Kamĉatka regiono de la Rusia Federacio
- kaj krome en la kurilaj insuloj ekde 1945 plene apartenantaj al la Rusia Federacio, sed kulture ekde la 19-a jarcento pridisputataj inter Rusio kaj Japanio.
Krome ĝi validas en larĝa zono de la Pacifika Oceano, precipe tutjare, sed en la Fiĝioj kaj en Nov-Zelando (escepte de la Ĉatham-insularo) nur kiel norma (vintra) tempo.
Detale, en tiu zono tutjare ĝi funkcias en
- la Vejkinsulo (apartena al Usono),
- la Marŝala Insularo
- la Gilberta insularo kaj la insulo Banaba de Kiribato,
- en Nauro,
- Tuvalo kaj en
- Valiso kaj Futuno (apartena al Francio).
- Kategorio UTC+12:00 en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)