UK 1983
68-a Universala Kongreso de Esperanto / From Wikipedia, the free encyclopedia
La 68-a Universala Kongreso de Esperanto okazis de la 30-a de julio ĝis la 6-a de aŭgusto 1983 en Budapeŝto, Hungario. Aliĝis 4834 personoj, sed la kongreso havis pli ol 5000 partoprenantojn[1] el minimume 51 landoj. Triafoje post 1929 kaj 1966 la kongreso gastis en Hungario.
Rapidaj faktoj
Fermi
La Alta Protektanto de la 68-a UK estis S-ro Sándor Gáspár, vicprezidanto de Hungara Popolrespubliko. Prezidanto de la LKK estis Endre Baráth.[2] Krom la kutimajn servojn, la Kongresa Gazetara Servo disponigis serion da artikoloj uzeblaj por gazetara disvastigo.
La kongresa temo estis "Sociaj kaj lingvaj aspektoj de la moderna komunikado".