Tycho Brahe
dana astronomo (1546–1601) / From Wikipedia, the free encyclopedia
Tycho BRAHE, nask. Tyge Ottesen Brahe, (14-a de decembro 1546 - 14-a de oktobro 1601) estas dana astronomo kaj astrologo. Li havis observatorion nomitan Uranienborg sur la insulo Ven en Sundo inter Danio kaj Svedio.
Li latinigis sian nomon per "Tycho" ĉirkaŭ la aĝo de 15[1]. La vorto havas la signifon "Fortuno" en la greka, por helena diaĵo de prospero.
Tycho estis la supereminenta observa astronomo de la antaŭ-teleskopa periodo, kaj liaj observadoj de stelaj kaj planedaj pozicioj atingis senegalan precizecon por tiu tempo. Post lia morto, liaj registroj de la moviĝo de la planedo Marso ebligis al Keplero malkovri la leĝojn de planeda moviĝo, kiu liveris fortan subtenon por la heliocentra (suncentrita) teorio de la sunsistemo de Koperniko. Tycho mem ne kredis tiun teorion, sed proponis kompromisan sistemon en kiu la planedoj krom la Tero rondiras ĉirkaŭ la Suno dum la Suno rondiras ĉirkaŭ la Tero. Tycho diris, ke se Tero rondirus Sunon, la homoj devus vidi, ke la steloj moviĝas sur la firmamento kvazaŭ la moviĝo de la Tero devigus. Li ne komprenis, ke la steloj estas tie malproksime, ke la homoj ne povus vidi tiajn moviĝojn.
Dum li estis studento, li perdis parton de sia nazo en duelo. Dum la cetero de sia vivo, li portis arĝentan anstataŭaĵon.
Ĉar li malkonsentis kun la nova reĝo de sia lando, li translokiĝis al Prago en 1599 kie li eklaboris por imperiestro Rudolfo la 2-a. Tie li konstruis novan observatorion kaj laboris ĝis sia morto.